14. La Ventcervo kaj Miela Herbo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 5: Linio 5:
 
  Iam antaŭe, la reĝo de Benareso havis ĝardeniston, kiu prizorgis lian plezuran ĝardenon. Bestoj frekventis la ĝardenon el la proksima arbaro. La ĝardenisto plendis al la reĝo pri tio, kaj la reĝo respondis: "Se vi vidos rarajn bestojn, informu min senprokraste."
 
  Iutage, li vidis raran cervon en la kontraŭa flanko malproksima de la ĝardeno. Vidinte la ĝardeniston, ĝi tuj forkuris rapide kiel vento. Jen kial oni nomis tian beston ventcervo. Ĝi apartenis al rara speco, kiu estis tre timema. Ĝi estis facile timigita de homoj.  
+
  Iutage, li vidis raran cervon en la malproksima flanko de la ĝardeno. Vidinte la ĝardeniston, ĝi tuj forkuris rapide kiel vento. Jen kial oni nomis tian beston ventcervo. Ĝi apartenis al rara speco, kiu estis tre timema. Ĝi estis facile timigita de homoj.  
  
  La ĝardenisto raportis al la reĝo aferon pri la ventcervo, kaj la reĝo demandis, ĉu li povos kapti la raran beston. Li respondis: "Se Via Reĝa Moŝto bonvolus doni al mi iom da mielo, mi eĉ povus konduki ĝin en la palacon!" Do la reĝo ordonis, ke oni donu al li tiom da mielo kiom li volas.  
+
  La ĝardenisto raportis la reĝon pri la ventcervo, kaj la reĝo demandis, ĉu li povos kapti la raran beston. Li respondis: "Se Via Reĝa Moŝto bonvolus doni al mi iom da mielo, mi eĉ povus konduki ĝin en la palacon!" Do la reĝo ordonis, ke oni donu al li tiom da mielo kiom li volas.  
  
  La speciala ventcervo ŝatis manĝi florojn kaj fruktojn en la plezura ĝardeno de la reĝo. La ĝardenisto iom post iom alproksimiĝis al ĝi, kaj sekve de tio la cervo fariĝis malpli timema al li. Poste, li komencis ŝmiri mielon sur herbojn en la loko, kien la ventcervo kutime venis por manĝi. Do la cervo vere komencis manĝi herbojn ŝmiritajn per mielo. Ĝi baldaŭ formis avidemon al la gusto de la mielaj herboj. La avidemo gvidis ĝin al la ĝardeno ĉiutage. Nelonge poste, ĝi manĝis nur mielajn herbojn.
 
Kiel registrite je 13:22, 27 Maj. 2012

  14. La Ventcervo kaj Miela Herbo

  [Avidemo al Bongusto]

  Iam antaŭe, la reĝo de Benareso havis ĝardeniston, kiu prizorgis lian plezuran ĝardenon. Bestoj frekventis la ĝardenon el la proksima arbaro. La ĝardenisto plendis al la reĝo pri tio, kaj la reĝo respondis: "Se vi vidos rarajn bestojn, informu min senprokraste."

  Iutage, li vidis raran cervon en la malproksima flanko de la ĝardeno. Vidinte la ĝardeniston, ĝi tuj forkuris rapide kiel vento. Jen kial oni nomis tian beston ventcervo. Ĝi apartenis al rara speco, kiu estis tre timema. Ĝi estis facile timigita de homoj.

  La ĝardenisto raportis la reĝon pri la ventcervo, kaj la reĝo demandis, ĉu li povos kapti la raran beston. Li respondis: "Se Via Reĝa Moŝto bonvolus doni al mi iom da mielo, mi eĉ povus konduki ĝin en la palacon!" Do la reĝo ordonis, ke oni donu al li tiom da mielo kiom li volas.

  La speciala ventcervo ŝatis manĝi florojn kaj fruktojn en la plezura ĝardeno de la reĝo. La ĝardenisto iom post iom alproksimiĝis al ĝi, kaj sekve de tio la cervo fariĝis malpli timema al li. Poste, li komencis ŝmiri mielon sur herbojn en la loko, kien la ventcervo kutime venis por manĝi. Do la cervo vere komencis manĝi herbojn ŝmiritajn per mielo. Ĝi baldaŭ formis avidemon al la gusto de la mielaj herboj. La avidemo gvidis ĝin al la ĝardeno ĉiutage. Nelonge poste, ĝi manĝis nur mielajn herbojn.

  La ĝardenisto proksimiĝis al la ventcervo iom post iom. Je la komenco, ĝi tuj forkuris je lia proksimiĝo. Sed poste, ĝi perdis singardemon kontraŭ li kaj ekpensis, ke la viro estas sendanĝera. Kiam la cervo alkutimiĝis al la ĝardenisto, tiu logis ĝin manĝi mielajn herbojn el lia mano. Li daŭre tion faris dum iom da tempo por havigi al ĝi kredon kaj fidecon.

  Samtempe, la ĝardenisto starigis du vicojn da kurtenoj, konstruigis larĝan vojon de la malproksima fino de la plezura ĝardeno al la reĝa palaco. Sur la vojo, la kurtenoj malhelpis la ventcervon vidi la homojn, kiuj timigus ĝin probable.

  Kiam ĉio estis preta, la ĝardenisto prenis sakon da herboj kaj botelon da mielo kun si. Je la apero de la ventcervo, li denove komencis manĝigi ĝin permane. Tiamaniere li iom post iom kondukis la cervon en la kurtene ŝirmitan vojon. Li daŭre logis ĝin per mielaj herboj, ĝis ĝi sekvis lin en la palacon. Apenaŭ la cervo eniris, la gardisto de la palaco fermis la pordojn, kaj ĝi estis malliberigita. Vidinte la homojn en la palaco, ĝi subite teruriĝis, kaj ekkuregis tien kaj reen panike por eskapi.

  La reĝo malsupren iris al la halo kaj vidis la panikan ventcervon. Li diris: "Kia ventcervo! Kiel ĝi povas fali en tian situacion? Dum tutaj sep tagoj ventcervo neniam reiras al la loko, kie ĝi vidis homon. Ordinare, se ventcervo estas timigita en iu loko, ĝi neniam reiros tien dum sia tuta vivo. Sed rigardu! Eĉ la timema sovaĝa besto povas allogiĝi pro sia avidemo al dolĉaĵo, kaj povas esti forlogita en la centron de la urbo kaj eĉ en la palacon.

  “Miaj amikoj, la instruistoj atentigis, ke ni ne tro kroĉiĝu al niaj loĝejoj, ĉar ĉio forpasos. Ili diris, ke kroĉiĝo al amika rondeto limigas nian pli vastan perspektivon. Jen kiel danĝera estas simpla avidemo al dolĉa gusto aŭ aliaj! Jen kiel bela kaj timema besto estas kaptita de mia ĝardenisto pro la avido al bongusteco."

  Por ne damaĝi la mildan ventcervon, la reĝo ellasis ĝin en la arbaron. Ĝi neniam revenis al la reĝa plezura ĝardeno, nek sopiris al la gusto de miela herbo plu.

  La moralinstruo estas: Estas pli bone manĝi por vivi, ol vivi por manĝi.