14. Iom da Diroj de la Budho: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 9: Linio 9:
 
  Same kiel granda oceano havas nur unu guston, la guston de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, la guston de libereco. Ud.56
 
  Same kiel granda oceano havas nur unu guston, la guston de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, la guston de libereco. Ud.56
  
  Estas facile vidi mankojn de aliaj, sed estas malfacile por homoj vidi la mankojn de sin mem. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas nian mankon kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Tiuj, kiuj rigardas alies mankojn, nur iritiĝas. Iliaj negativecoj kreskas kaj estas malfacilaj por detrui. Dp.252-3
+
  Estas facile vidi mankojn de aliaj, sed estas malfacile por homoj vidi la mankojn de si mem. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas nian mankon kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Tiuj, kiuj rigardas alies mankojn, nur iritiĝas. Iliaj negativecoj kreskas kaj estas malfacilaj por detrui. Dp.252-3
  
 
  Multaj florkronoj estas faritaj el amaso da floroj. Same, multaj bonaj kondutoj povas esti faritaj de ordinara homo. Dp.53
 
  Multaj florkronoj estas faritaj el amaso da floroj. Same, multaj bonaj kondutoj povas esti faritaj de ordinara homo. Dp.53
  
  Kiam vi parolas al aliaj, vi povus paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ plena de amo. Vi devas trejni vin men kiel tio. "Nia menso ne rajtas esti malvirtigita, nek ni faros malbonan parolon, sed kun bonkoro kaj kompatemo ni vivos kun la menso libera de malamo kaj plena de amo. Ni vivos por unue plenigi homon per amo kaj per ili ekplenigi la tutan mondon per amo, kiu estas vasta, penetra, nemezurebla kaj tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126
+
  Kiam vi parolas al aliaj, vi povus paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ plena de amo. Vi devas trejni vin mem kiel tio. "Nia menso ne rajtas esti malvirtigita, nek ni faros malbonan parolon, sed kun bonkoro kaj kompatemo ni vivos kun la menso libera de malamo kaj plena de amo. Ni vivos por unue plenigi homon per amo kaj per ili ekplenigi la tutan mondon per amo, kiu estas vasta, penetrebla, nemezurebla kaj tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126
  
 
  Per tri aferoj oni povas rekoni saĝulon. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li provas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103
 
  Per tri aferoj oni povas rekoni saĝulon. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li provas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103

Kiel registrite je 16:34, 10 Jun. 2014

14. Iom da diroj de la Budho

  Saĝo puriĝis de virto kaj virto puriĝis de saĝo. Kie ekzistas unu el ili, ekzistas ĉiam la alia. Virta homo havas saĝon kaj saĝa homo havas virton. Kombino el ambaŭ estas nomata la plej supera afero en la mondo. D.I,84

  La menso kaŭzis ĉiujn aferojn, la menso regas ilin, kaj ili ĉiuj estas faritaj de la menso. Se homo parolas aŭ kondutas kun pura menso, feliĉo sekvos lin kiel ombro neniam forlasonta. Dp. 2

  Oni tute ne rajtas kulpigi la aliajn aŭ malestimi iun ajn ie kaj ial. Ne deziru suferon al alia pro kolero aŭ rivaleco. Sn.149

  Same kiel granda oceano havas nur unu guston, la guston de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, la guston de libereco. Ud.56

  Estas facile vidi mankojn de aliaj, sed estas malfacile por homoj vidi la mankojn de si mem. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas nian mankon kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Tiuj, kiuj rigardas alies mankojn, nur iritiĝas. Iliaj negativecoj kreskas kaj estas malfacilaj por detrui. Dp.252-3

  Multaj florkronoj estas faritaj el amaso da floroj. Same, multaj bonaj kondutoj povas esti faritaj de ordinara homo. Dp.53

  Kiam vi parolas al aliaj, vi povus paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ plena de amo. Vi devas trejni vin mem kiel tio. "Nia menso ne rajtas esti malvirtigita, nek ni faros malbonan parolon, sed kun bonkoro kaj kompatemo ni vivos kun la menso libera de malamo kaj plena de amo. Ni vivos por unue plenigi homon per amo kaj per ili ekplenigi la tutan mondon per amo, kiu estas vasta, penetrebla, nemezurebla kaj tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126

  Per tri aferoj oni povas rekoni saĝulon. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li provas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103

  Ĉesi fari malbonan, lerni fari bonan kaj purigi la menson. Tio estas la instruo de Budhoj. Dp. 183

  Lernu tion de la akvoj. En montaj fendoj kaj fendegoj laŭte ŝprucas rojoj. Sed grandaj riveroj fluas silente. Vakaj objektoj faras bruon, la plenaj objekoj ĉiam kvietas. La malsaĝulo similas al duon-plena poto, dum la saĝulo similas al profunda kvieta lageto. Sn.720-1

  Eĉ se malica krimulo tranĉus vin feroce per du-tenila segilo, se vi plenigus vian menson per malamo, vi ne estus praktikanta mian instruon. M. I,126

  Se iuj estas ĵaluzaj, egoismaj aŭ malhonestaj, ili ne estas plaĉaj malgraŭ siaj elokventeco kaj bona aspekto. Sed la homo, kiu forigis tiajn aferojn kaj estas libera de malamo, estas vere bela. Dp.262-3

  Estas neeble por homo, kiu ne estas sinbrida, disciplina kaj kontenta bridi, disciplini kaj kontentigi aliajn. Sed tiu, kiu sin bridas, disciplinas kaj kontentigas, povas helpi aliajn fariĝi tiaj. M.I,45

  Kontenteco estas la plej granda riĉaĵo. Dp.227

  Se aliaj homoj kritikas min, la Darmon kaj la Samgon, vi ne rajtas koleriĝi, ĉar tio nebulus vian juĝon kaj vi ne scius la pravecon kaj malpravecon de ilia diro. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili, kiel erara estas ilia kritikado, dirante, "Ĉi tio ne estas prava. Tio ne estas ĝusta. Ĉi tio ne estas nia konduto. Tio ne estas nia maniero." Same, se iu laŭdas min, la Darmon aŭ la Samgon, vi devas ne fieri kaj aroganti ĉar tio nebulas vian juĝon, kaj vi ne scios ĉiu ili diras prave aŭ ne. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili dirante, "Ĉi tio estas prava. Tio estas ĝusta. Ĉi tio estas nia konduto. Tion vi trovos en ni." D.I,3

  Se vortoj havas kvin markojn, ili estas ne malbone parolitaj, sed bone parolitaj, laŭdindaj kaj Laŭditaj de la saĝuloj. Kiuj kvin? Ili estas parolitaj je ĝusta tempo, ili estas veraj, ili estas parolitaj kun ĝentileco, ili trafas la punkton kaj ili estas parolitaj kun amo. A,III,243

  Kiel profunda lago estas klara kaj kvieta, tiel la saĝuloj fariĝas tute pacaj kiam ili aŭdas la instruojn. Dp. 82

  Estas ne tre grave perdi ion kiel riĉaĵon, sed estas terura afero perdi saĝon. Estas ne tre grave gajni ion kiel riĉaĵon, sed estas mirinda afero gajni saĝon. A.I,15

  Se malzorgemaj homoj recitas la sanktan tekston, sed ne praktikas tion, kion ili diras, ili similas al paŝtisto kalkulanta alies bovojn, kaj ne ĝuos la profiton de la sankta vivo. Dp.19

  Ĝuste kiel patrino protektas sian solinfanon eĉ riskante sian propran vivon, oni ankaŭ devas tiel havi senliman amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Sn. 150

  Homo, kiu volas admoni alian devas tiel pensi unue kiel tio: "Ĉu mi estas tiu, kiu tute praktikas purigadon en korpo kaj parolo? Ĉu tiuj kvalitoj troviĝas en mi?" Se ili ne estas, sendube estas tiuj, kiuj diras: "Venu nun, kial vi ne tute praktiku purigadon en korpo kaj parolo unue?" Tiu, kiu volas admoni alian devas unue tiel pensi: "Ĉu mi mem liberiĝis de malbona volo kaj disvolvis amon al aliaj? Ĉu tiu kvalito troviĝas en mi?" Se ili ne estas, estas sendube tiuj, kiuj diras, "Venu, kial vi ne praktiku amon al vi?" A. V,79

  Kiu ajn praktikas justecon matene, tagmeze aŭ nokte, ili havos feliĉajn matenon, tagmezon kaj nokton. A.I,294

  Se iu insultas vin, batas vin, ĵetas ŝtonojn al vi aŭ trafas vin per bastono aŭ glavo, vi devas pensi rezigninte ĉiujn mondajn dezirojn kaj konsiderojn, "Mia koro ne moviĝos. Mi ne parolos malicajn vortojn. Mi ne sentos koleron, sed tenos bonkorecon kaj kompatemon por ĉiuj vivestaĵoj." Vi devas tiel pensi. M.I,126

  Irigaciistoj kondukas akvon, sagfaristoj kurbigas sagstangojn, lignaĵistoj formigas lignaĵon, la saĝuloj muldas sin mem. Dp. 80

  Ekzistas kvar specaj homoj en la mondo. Kiuj kvar? Tiuj, kiuj zorgas nek pri sia boneco nek pri alies boneco; tiuj, kiuj zorgas pri alies boneco sed ne pri sia propra boneco; tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco sed ne pri alies boneco; kaj tiuj, kiuj zorgas ambaŭ pri sia propra boneco kaj pri alies boneco... El tiuj kvar specaj homoj la plej bonaj, ĉefaj kaj altaj estas tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco kaj pri alies boneco. A.II,94

  Se vi rifuĝas en la Budho, la Darmo kaj la Samgo, vi liberiĝos de timo kaj tremado. S.I, 220

  Konkeru malamon per amo, malbonon per bono, avarecon per malavaro kaj mensogojn per vero. Dp. 223

  Homoj, kies pensoj, paroloj kaj kondutoj estas bonaj, estas siaj propraj amikoj. Eĉ se ili diras, "Ni ne zorgas pri ni mem." Ili ankoraŭ estas siaj propraj amikoj. Kial? Ĉar ili faras por si tion, kion amiko faras por ili. S.i, 71

  Ne subtaksu bonon dirante, "Mi ne povas esti tia." Guto de konstanta akvo povas plenigi poton kaj same iom kaj iom la saĝo plenigas sin mem per bono. Dp. 122

  Iam iu monaĥo suferis de disenterio kaj falis en sian ekskrementon. La Sinjoro kaj Anando vizitis la loĝejojn kaj ili venis al la loko, kie la malsana monaĥo estis. La Sinjoro demandis lin: "Monaĥo, kio okazas al vi?"

  "Mi suferas de disenterio, Sinjoro."

  "Ĉu neniu prizorgas vin?"

  "Neniu, Sinjoro."

  "Kial aliaj monaĥoj ne prizorgas vin?"

  "Ĉar mi estas senutila al ili."

  Tiam la Sinjoro diris al Anando: "Iru kaj alportu akvon. Ni lavos tiun ĉi monaĥon." Do Anando alportis akvon, kaj la Sinjoro pririgardis ĝin dum Anando lavis la monaĥon je la tuta korpo. Poste portante la monaĥon je la kapo kaj piedoj, ili metis lin sur la liton. Poste la Sinjoro kunvenigis la monaĥojn kaj demandis al ili: "Kial vi ne prizorgis la malsanan monaĥon?"

  "Ĉar li estis senutila al ni."

  "Monaĥoj, vi havas nek patron nek patrinon por prizorgi vin. Se vi ne interprizorgas unu la aliajn, kiu prizorgas vin? Kiu volas flegi min, flegu la malsanulon." Vin. IV,301

  La donaco de vero estas plej bona ol ĉiuj aliaj donacoj. Dp. 354

  Estas bone pensi pri via propraj mankoj de tempo al tempo. Estas bone pensi pri alies mankoj de tempo al tempo. Estas bone pensi pri viaj propraj virtoj de tempo al tempo. Estas bone pensi pri alies virtoj de tempo al tempo. A.V, 159

  Tiuj, kiuj faras bonon, ĝojas nun, ili ĝojas poste, ili ĝojas ambaŭ nun kaj poste. Ili ĝojas kaj feliĉas kiam ili pensas pri siaj propraj bonaj kondutoj. Dp. 16

  Rezignu eraron. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla, do mi diras, "Rezignu eraron." Se rezigni eraron kondukus vin al perdo aŭ malĝojo, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estos bono kaj feliĉo por vi, do mi diras, "Rezignu eraron." Nutru la bonon. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla do mi diras, "Nutru la bonon." Se nutri la bonon kondukus vin al perdo aŭ malĝojo, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio pliigos viajn bonon kaj feliĉon, do mi diras, "Nutru la bonon." A.I,58

  Ĉiuj tremas je puno kaj vivo estas kara al ĉiuj. Do starigu vin en la lokojn de aliaj, nek mortigu nek lasu mortigon. Dp. 130

  Kiel la Himalajoj, la bono brilas de malproksime. Kiel sago pafita en la nokton, la malbono estas obskura. Dp. 304

  La Sinjoro diris: "Kiel vi pensas pri tio? Kio estas la celo de spegulo?"

  "Ĝi estas por celo de reflekto," respondis Rahulo.

  Tiam la Sinjoro diris: "Eĉ se tiel, konduto devas esti farita per korpo, parolo aŭ menso nur post zorgema primenso." M.I, 415

  Kiel rivero Gango fluas, klinas kaj celas al la oriento, do tiu, kiu praktikas kaj disvolvas la Noblan Okopan Vojon fluas, klinas, kaj celas al Nirvano. S.V. 40

  Tiuj, kiuj senĉese pensas, "Li insultis min!" "Li batis min!" "Li subpremis min!" "Li prirabis min!", neniam forigas sian malamon. Sed povas tiuj, kiuj rezignas tiajn pensojn. Ĉar en tiu ĉi mondo malamo neniam estas forigebla per pli da malamo. Estas amo, kiu forigas malamon, kaj tio estas eterna vero. Dp. 3-5