13. Monta Cervo kaj Vilaĝa Cervino

El Vikio BRE
Redakto de 20:21, 28 Sep. 2011 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  13. Monta Cervo kaj Vilaĝa Cervino

  [Fanatika Enamiĝo]

  Iam antaŭe en norda Hindio estis aro da vilaĝaj cervoj. Ili kutime vivis ĉe vilaĝoj, naskiĝintaj kaj kreskiĝintaj tie. Ili sciis bone, ke ili devas esti singardemaj kontraŭ la homoj. Tio estis precipe grava ĉe la rikolta tempo, kiam la plantoj estis altaj kaj la vilaĝanoj kutime klopodis kapti kaj mortigi cervojn proksimiĝintajn.

  Je la rikolta tempo la vilaĝaj cervoj restis en la arbaro dum tutaj tagoj. Ili nur proksimiĝis al la vilaĝo en nokta mallumo. Unu el ili estis bela cervino. Ŝi havis felon molan kaj ruĝe brunan, voston blankan kaj lanugan, kaj okulojn grandajn kaj brilajn.

  Tiam ankaŭ iu juna monta cervo restis en la sama arbaro. Iutage li vidis la belan cervinon, kaj tuj korinkliniĝis al ŝi. Li sciis nenion pri ŝi, sed li imagis, ke li profunde amas ŝin nur pro ŝiaj hararo ruĝe bruna, vosto lanuga kaj blanka, kaj okuloj grandaj kaj brilaj. Li eĉ sonĝis pri ŝi, kvankam ŝi ne sciis pri lia ĉeesto.

  Kelkajn tagojn poste, la juna monta cervo decidis sin prezenti al ŝi. Kiam li iris en la senarban lokon, kie ŝi manĝas herbojn, li absorbiĝis de ŝia beleco kaj ne povis turni sian rigardon for de ŝi. Li ekparolis: "Ho, mia dolĉa belulino, tiel aminda kiel steloj kaj tiel brila kiel la suno, mi konfesos al vi, ke mi profunde..." Ĝuste tiam lia piedo trafis stumpon de arboradiko, li stumbliĝis kaj falis teren, kaj lia vizaĝo plaŭdis en koto! La bela vilaĝa cervino ridetis pro la flato, sed pensis, ke tiu monta cervo estis vere malsaĝa.

  Samtempe sen scio de la cervoj, pluraj arbofeoj vivis en tiu parto de la arbaro. Ili vidis la montan cervon, dum tiu ĉi sekrete fiksrigardis la vilaĝan cervinon. Kiam li iris en la senarban lokon, komencis sian paroladon kaj falis en koton, la feoj ridadis pro tio. "Kiel malsaĝaj estas la bestoj!" Ili kriis. Sed iu feo ne ridis. Li diris: "Mi timis, ke tio estas aŭguro de danĝero al tiu ĉi juna cervo!"

  La juna cervo embarasiĝis, sed li ne perceptis la malbonan antaŭsignon. Ekde tiam, li sekvis la cervinon kien ajn ŝi iris. Li senĉese rakontis al ŝi kiel bela ŝi estas kaj kiel li amegas ŝin. Ŝi ne direktis sian atenton al tio.

  Noktiĝis, kaj estis tempo por la cervino reveni al la vilaĝo. La homoj loĝantaj ĉe la vojo sciis bone, ke la cervoj preterpasas dumnokte. Do ili instalis kaptilojn por kapti ilin. Tiun nokton atendis ĉasisto sin kaŝinte malantaŭ arbusto.

  La vilaĝa cervino ekiris atenteme. La monta cervo ankoraŭ sekvis ŝin kaj pafadis laŭdon al ŝi. Ŝi haltis kaj diris al li: "Mia kara cervo, vi estas sensperta por resti ĉe vilaĝoj. Vi tute ne scias kiel danĝeraj estas homoj. La vilaĝo kaj la vojo povas kaŭzi morton al ni cervoj eĉ dum la nokto. Estante tiel juna kaj sensperta (kaj ŝi pensis per si mem "kaj malsaĝa"), vi devas ne iri al la vilaĝo kun mi. Vi devas resti sekure en la arbaro."

  La arbaj feoj aplaŭdis je la atentigo. Sed kompreneble, la cervoj ne aŭdis ilin.

  La juna cervo tute ne zorgis pri la atentigo de la cervino. Daŭre irante kun ŝi, li nur diris: "Kiel amindaj estas viaj okuloj en la lunlumo!" Ŝi diris: "Se vi ne obeas min, almenaŭ tenu vian buŝon fermita". Li tiel absorbiĝis de ŝia beleco, ke li tute ne povis sin regi. Sed fine li sukcesis fermi sian buŝon.

  Post iom da tempo, ambaŭ cervoj proksimiĝis al la loko, kie la ĉasisto sin kaŝis malantaŭ arbusto. La feoj vidis ilin, maltrankviliĝis kaj teruriĝis pro ilia sekureco. Ili flugis nervoze ĉirkaǔ la arbobranĉoj, sed ili nur povis rigardi.

  La cervino flarsentis la kaŝiĝintan homon. Ŝi timis pri la kaptilo. Por sin protekti kontraŭ la eventuala danĝero, ŝi lasis la cervon iri antaŭen dum ŝi sekvis iom poste.

  Kiam la ĉasisto vidis la senskrupulan montaran cervon, li pafis sagon kaj mortigis lin senprokraste. Vidinte tion, la timigita cervino tuj sin turnis kaj forkuris en maldensejon de la arbaro laŭeble plej rapide.

  La ĉasisto pretendis la mortigon. Li bruligis fajron, senfeligis la cervon, kuiris iom da cervaĵo kaj manĝis ĝissate. Poste, li ĵetis la ĉasaĵon sur sian ŝultron kaj portis ĝin hejmen por vivteni sian familion.

  Kiam la feoj vidis la okazaĵon, el ili iuj ekploris; iuj sentis naŭzon rigardante la ĉasiston tranĉi la estintan nobelan cervon dum la aliaj insultis la atenteman cervinon, ke ŝi kondukis la cervon al la buĉisto.

  Sed la saĝa feo, kiu donis atentigon unue, diris: "La malsaĝa cervo perdis sian vivon nur pro sia propra fanatikeco de enamiĝo. Tiaj blindaj deziroj povas okazigi falsan feliĉon unue, sed doloron kaj suferon finfine."

  La moralinstruo estas: Fanatika enamiĝo kondukas al detruiĝo.