13. Koleremo

El Vikio BRE
Redakto de 10:26, 14 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  13. Koleremo

  Antaŭe viro sidis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.

  Ĝuste tiam tiu homo preterpasis la pordon kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambro, kaptis la parolanto kaj batis lin per manoj.

  La aliaj homoj demandis: “Kial vi batas lin?”

  La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diris, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi ekbatis lin.”

  La aliaj homoj diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”

  Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam oni parolis pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.

  La drinkemuoj en la mondo diboĉas en drinkado kaj diversaj amuzaĵoj. Ili koleriĝas kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batas tiun, kiu diris pri lia eraro.