12. Kuiri brunan sukeron

El Vikio BRE
Redakto de 11:58, 5 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  12. Kuiri brunan sukeron

  Iam, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.

  Alia homo diris: “Se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro, kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado?” Ĉiuj mokridis lin.

  Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarman kaj kvietan. Ili klopodas vane, kaj ricevas mokon de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis estoneco.