11. La Budhismaj Verkoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  11. La Budhismaj Verkoj

  Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?

  Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas verko tre granda. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.

  Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?

  Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas "tri" kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj kaj permesis al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigas individuon. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili.

  Nun ni ekspliku la vorton "Pitako". En la antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur la kapo, oni iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭopinie. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ mordiĝi de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Oni tiamaniere konservis la Tripitakon por centoj da jaroj kaj finfine skribis ĝin en ĉirkaŭ 100 jaroj a.K. en Srilanko.

  Demando: Se la verkoj konserviĝis en homa memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝus tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝus aŭ ŝanĝiĝus.

  Respondo: Konservi verkojn estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj ĉantis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazos se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj anoncoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto, ke monaĥoj kaj monaĥinoj meditis, signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam la libroj venis kaj ekuziĝis, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Ginis-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.

  Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?

  Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la grandulo, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni, kion Tripitako instruas, anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalon. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.

  Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?

  Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel "La Vojo de la Vero" Aŭ "Versoj de la Vero". Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. La Budho parolis pri ĉio el ili. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej ĉefajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.

  Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?

  Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Centra Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj la kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la ĝustaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.

  Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.

  Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme raciaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari la budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon de almozdonemo, kompatemo kaj saĝo.

  

  Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?

  Respondo: En la tempo kiam oni ekskribis la sutrojn, ankoraŭ ne aperis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, palmfolioj aŭ maldikaj metalaj ladoj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili la foliojn kunligis per ŝnureto kaj metis inter du lignaj kovriloj por fari la lastan konvena kaj longdaŭra kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn da sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de iu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.