11. Antaŭvido de la Bramano

El Vikio BRE
Redakto de 09:39, 5 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

11. Antaŭvido de la Bramano

  Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.

  Vidinte tion, oni demandis: "Pro kio vi ploras?"

  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."

  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?"

  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."

  Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron.

  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."

  Ili ekkredis kaj estimis lin.

  Por akiri famon kaj profiton, iuj el kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogas, ke li atingis frukton. Iuj malsaĝuloj murdis homojn por ŝajnigi sin bonkora, kaj pro tio senlime suferos en la estonteco. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.