10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj

El Vikio BRE
Redakto de 07:16, 12 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj

  Demando: Monaĥa institucio estas grava en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?

  Respondo: La Budho fondis samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj kun celo provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj dividu kion ili scias kun la samgo, kaj estu ekzemploj de bona vivo por budhanoj. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile envolviĝas en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.

  Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?

  Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis laikaj. Iuj el ili spirite dissvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj havas neniun rilaton kun tio, ĉu oni portas flavan robon aŭ bluan pantalonon, ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj siaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu havas sian preferon.

  Demando: Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn.

  Respondo: Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de la arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.

  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?

  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto. 

  Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus monaĥoj?

  Respondo: Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiuj profesioj. "Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus dentistoj? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj." "Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiuj homoj fariĝus instruistoj? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiuj homoj devas fariĝi monaĥoj aŭ monaĥinoj, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili havas specialajn spertojn kaj sciojn, kiuj povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.

  Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas moanĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?

  Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se ĝi neniam okazos, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj "la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj" kun troa konsumado kaj sin-indulgeco fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas riĉecon por esti kontentaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.

  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?

  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj por kvin aŭ ses cent jaroj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed por iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj de Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.