1. 41-45

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  41. D: Kvankam la Budho kompatis la malfortunan kaj suferantan popolon, tamen li neniam admonis ilin ribeli kontraŭ siaj regantoj, ĉu vere?

  R: Vere. La Budho neniam instruis popolon kion fari kontraŭ siajn regantojn. Li ĉefe instigis ilian toleremon en la reala vivo ĉar li ĉefe instruis ilin kiel forigi sian internan maltrankvilecon kaj atingi liberecon, kaj ankaŭ diris al ili, ke ĉesigi malbonon kaj fari bonon en la nuna mondo povas konduki al ili feliĉon kiel efekton en la estonta vivo. Aliflanke, lia penso ludis pozitivan rolon en tiama socio, ĉar li rifuzis la teorion de Bramana teokratio, deklamis la egalan pozicion de ĉiuj homoj kaj malkovris la veron de efemereco de ĉiuj estaĵoj (anicca).

  42. D: Kio estis la stato de ideologia sfero en Hindio de tiu tempo?

  R: Simile al la Printempa kaj Aŭtuna kaj Milita periodoj en la ĉina historio, en Hindio ankaŭ estis periodo kun prospereco de “cent skoloj de pensoj”. Oni ĝenerale parolas, ke tie ekzistis du ĉefaj ideologiaj tendencoj. Unu el li estis la skolo de ortodokse bramana penso, kaj la alia, diversaj skoloj de hereza kontraŭbramana penso. Budhismo apartenis al la lasta tendenco.

  43: D: Kio estis la fundamentaj ideoj de Bramanismo?

  R: Bramanismo estis politeismo kun monoteista enhavo. Ĝi adoras diversajn diojn de naturo, prezentas oferaĵojn kaj preĝojn por benoj kaj detenado de fatalaĵoj, sed kredis la Bramon kiel la superan estaĵon, kiu kreis la tutan universon. La Bramo naskis bramanojn el sia buŝo, Kŝatrijojn el sia ŝultro, Vaiŝjojn el sia ventro kaj Ŝudrojn el siaj piedoj. Do la socia pozicio de la kvar kastoj, noblaj aŭ humilaj, estis deciditaj laŭ tio. Do la popolo sintenas fidela al la volo de la Bramo kaj kredas je la sutro de Vedo. Ordinara popolo devas servi al la bramanoj, kaj rigore obeas la kastan sistemon. Kun la disvolviĝo de Bramanaj doktrinoj, en unu flanko, la Bramo estis rigardita kiel esenco de universo aŭ la plej alta principo de la universa origino en la abstrakta senco. En la alia flanko, laŭ individua vidpunkto, la Atmano estis konsiderita kiel la reganto aŭ esenco de la individuo, persona korpo kiel liaj agoj. Tiel la fenomeno de la ekstera mondo ankaŭ leviĝis el la Atmano. Do venis sugesto: la Bramo kaj Atmano ne devas esti du, sed unu kaj sama. Do tio, kion la popolo devas strebi por atingi, estis stato de harmonio inter la Atmano kaj Bramo per sinkulturado. En tiu ĉi maniero, ili povis eviti la suferadon de samsaro kaj atingi plej altan liberiĝon.

  44: D: Kiom da kontraŭ-bramaj skoloj troviĝis en tiu tempo? R: Budhismaj verkoj menciis 96 kontraŭbramanajn skolojn, el kiuj ses estis eksterordinaraj, kaj iliaj kreintoj estis menciitaj en la verkoj kiel Ses Instruistoj. Unu el la ses estis Nigato Nataputo, la fondinto de Ĝaino. La aliaj kvin estis Purano Kasapo, Mikali Gosalo, Aĝito Kesakambalo, Pakudo Kaĉajano kaj Sanĝajo Belatiputo. El tiuj skoloj nur Ĝino ankoraŭ ekzistas kaj havas verkojn, kiujn oni povas pristudi. La aliaj ne havas siajn proprajn notojn, sed oni povas trovi fragmentojn pri ili en la libroj de rivalaj skoloj, kiuj provokis iliajn doktrinojn. Iuj el ili estis dubemuloj neintaj la rilaton de kaŭzo kaj efekto, iuj subtenis la voluptajn dezirojn dum aliaj instigis asketajn praktikadojn. Kaj la aliaj estis materialistoj, kiuj kredis, ke vivestaĵoj konsistas el kvar elementoj (t.e. tero, akvo, fajro kaj aero), kaj disiĝas kaj pereiĝas post la morto kun neniu futura vivo.

  45: D: Kio estis la rilato inter Budhismo kaj aliaj religiaj skoloj aŭ sektoj?

  R: Budhismo ne nur neis la bramanajn doktrinojn, sed ankaŭ oponis kontraŭ tiuj de diversaj kontraŭbramanaj skoloj. Sed Budhismo, Bramanismo kaj aliaj religioj havis iom da komunaj ideologiaj devenoj. Kvankam Budhismo adoptis iujn ideojn de aliaj skoloj, ĝi prezentis novajn interpretadojn laŭ siaj propraj teorioj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) kaj Karmo. Ekzemple la teorio de “kaŭzo kaj efekto de tri tempperiodoj” (Hetu-phala of tajo addha) instruas, ke la agoj en la pasinta vivo kondukis al la nuna efekto, kaj la agoj en la nuna vivo produktos efekton en la futura vivo kaj la teorio de “vivcirkloj en la ses statoj” instruas, ke sur la bazo de ies propraj bonaj aŭ malbonaj kondutoj tiu povos renaskiĝi en la ĉielo kiel dio aŭ sur la tero kiel homo, aŭ fariĝos aŝuro-- batalema dioeca vivestaĵo, aŭ kiel besto aŭ demono, aŭ naskiĝi en infero; ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas supren aŭ malsupren kiel rulanta rado, tra la ses statoj (gatis) de ĉielo (devapgati), homa mondo (manussa-gati), asura regno (asuratta), infero (naraka-gati); demona stato (peta-gati) kaj besta mondo (tiraĉana-yonika), en senfine ripetadaj cirkloj de renaskiĝo aŭ reenkarniĝo (samsara); kaj la teorio de miksa konsisto el la kvar elementoj (cattari mahabhuta), kiuj ests tero, akvo, fajro kaj aero. Budhismo ankaŭ akceptis iom da tradiciaj konceptoj pri astronomio kaj geografio.

  Budhismo ne neis la ekzistecon de dioj de Bramanismo, tamen malaltigis ilian pozicion al tiuj de vivestaĵoj kaj kredis, ke ankaŭ ili ne povas liberiĝi la suferoj de samsaro. Budhismo opinias, ke la Bramo estas dio en ĉielo (Deva-gati), kaj povas fali en inferon. Ni povos reveni al tiuj demandoj poste.