1. 27-33

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  27. R: Ĉu estas konsento pri la jaro de la budha nirvano?

  D: La budhanoj de Sudorienta Azio ĝenerale opinias, ke la jaro de la Budha nirvano estis 545 a.K., do en la jaroj 1956 kaj 1957 en multaj landoj okazis la 2500-a datreveno de la Budha nirvano. Sed en Ĉinio estas malsamaj opinioj pri la jaro de la budha forpaso. Oni ĝenerale agnoskas, ke la jaro estis 486 p.K., 59 jarojn pli malfrue ol la teravada kalendaro de Sudorienta Azio.

  28: D: Kio estas la dato de la budha nirvano?

  R: En Ĉinio oni kutime opinias, ke la 15-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas la dato de la budha nirvano, la 8-a de la kvara monato estas la tago de budha naskiĝo kaj la 8-a de la dekdua monato estas la tago de la budha iluminiĝo. Sed en la landoj de Suda kaj Sudorienta azio la 15-a de la kvara monato laŭ la Gregoria kalendaro (koresponda kun la 15-a de la kvara monato de la ĉina luna kalendaro) estas la sankta dato nomata Vesako (S. Vaiŝakya), kiun oni rigardas kiel la daton de budhaj naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano.

  29. D: De via parolo mi lernis bazan scion pri la vivo de Budho Ŝakjamunio. Ĉu vi bonvolas iom paroli pri la historia fono de budhisma origino?

  R: Tio estas iom malfacila demando. Unue mankas materialoj pri hindia historio, kaj due, mi ne faris profundan studon pri tio. Sed mi volontas dividi miajn informon, materialon kaj opinion por viaj pluaj referenco, pristudo kaj juĝo.

  30. D: Bone. Mi opinias, ke ĉiuj religioj kaj ideologioj estas historiaj produktaĵoj. Estas utile lerni ion pri la sociaj cirkonstancoj de tiu tempo por kompreni Budhismon pli bone. Mi esperas, ke vi povos paroli pri la ĉefaj punktoj de tio.

  R: Mi unue parolos pri tiama situacio. Ĉu vi scias, ke en la antiva hindio estis regiono nomata "Meza regno"?

  31. D: Mi ne opinias, ke mi scias pri tio. En kiu parto de Hindio ĝi troviĝis?

  R: Antaŭ ĉirkaŭ 3500-4000 jaroj, la Arjanoj iom post iom migris el centra Azio en la regionon Hinda rivero, konkeris la indiĝenojn kaj fiksloĝiĝis tie. Ili asimilis la indiĝenan civilizacion kaj fondis multajn regnojn. Dum longa tempo poste, la regiono estis la politika kaj kultura centroj de bramana civilizacio kaj arja popolo. Do tiu ĉi regiono nomiĝis Meza Regno. La vastaj regionoj en oriento kaj sudo de Ganga valo estis rigarditaj kiel necivilizitaj "frontoj". Sed granda ŝanĝo okazis en la tempo de Ŝakjamunio. La regionoj de la origina meza regno malprosperis, dum tiuj en sudorienta fronta regiono ekprosperis. Inter ili estis la nove fondita regno Magadho, kie Ŝakjamunio loĝis plej longe kaj predikis plej multe. La centro de civilizacio jam translokiĝis al novaj urboj, kiaj Raĝagaho, Magadho, Sravastio en Kosalo kaj Vesalio en Vaĝio, inter kiuj Raĝagaho estis precipe grava.

  32. D: Ĉu estis iu ajn speciala karaktero pri la socia, ekonomia kaj kultura sferoj en tiuj nove fonditaj regnoj krom la potenco kaj prospereco?

  R: Laŭ mia baza studo, estis tri kondiĉoj rimarkindaj: (1) la plimultiĝo de naciaj konfliktoj; (2) la disvolviĝo de socia produktivo en ekonomio kaj (3) la estiĝo de nova kontraŭbramana penstendenco. Ĉiuj el la tri aferoj centriĝis sur la kastan sistemon.

  33. D: Kio estas la kasta sistemo?

  R: La kasta sistemo estiĝis sekvante la eniron de Arjanoj al Hindio. Oni uzis la vorton "kasto" por traduki la sanskritan vorton "varna" (P. Vanna). Ĝia originala signifo estis "koloro" aŭ "kvalito". Laŭ teorio la blankaj arjanoj estis el supera raso dum la nigra dravidianoj kaj aliaj indiĝenoj estis el malsuperaj rasoj. En la komenco, oni uzis tiun sistemon por distingi arjan popolon de la nearjan, sed poste pro la plua divido laŭ okupoj kaj profesioj, la kasta sistemo antaŭe uzita por distingi arjanojn de nearjanoj ankaŭ troviĝis inter arjanoj mem. Do aperis la distingo de kvar kastoj: la plej alta kasto estis bramano, la klaso de pastroj, kiuj administris religiajn ritojn kaj aferojn de edukado kaj kulturo (iuj el ili poste fariĝis reĝoj). La sekva estis Kŝatrijo, la klaso de reĝoj kaj militistoj, kiuj administris militan kaj politikan aferojn; la tria estis Vaisjo, kiu konsistis el komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj okupiĝantaj pri kamplaboro, kaj la kvara estis Sudro, kiu konsistis el farmlaborantoj, paŝtistoj, servantoj kaj sklavoj. La unuaj tri kastoj estis el arjanoj kaj la lasta estis el nearjanoj. Ĉiu kasto havis sian propran hereditan profesion, ne rajtis geedziĝi inter malsamaj kastoj, kaj precipe ĉiuj miksadoj inter Sudro kaj aliaj kastoj estis rigore prohibitaj. Estis specialaj leĝoj super la idoj de sudraj viroj kaj virinoj el aliaj kastoj. Kiel ekzemple, oni donis la hontigan titolon "Candalo" al la infano naskiĝinta de Sudra viro kaj bramana virino. La stato de Candalo estis la plej mizera kaj ĉar oni ne permesis ilin kontakti kun aliaj, do ili estis konataj kiel "ne tuŝeblaj homoj". De generacio al generacio, tiuj homoj faris la plej humilajn laborojn kiel portantojn de mortintoj, buĉistojn kaj ekzekutistojn. La kasta sistemo estis ne nur notita en leĝoj, sed ankaŭ neeviteble troviĝis en religiaj doktrinoj kaj reguloj. En meza regno la kasta sistemo estis rigore plenumitaj sub la potenca influo de Bramanismo.