1. 15-19

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  15. D: Ĉu estas ruino de la loko, kie Ŝakjamunio fariĝis budho?

  R: La loko, kie Ŝakjamunio budhiĝis, estas konata kiel la loko de iluminiĝo aŭ Bodgajo. La Pipala arbo tie kaj aliaj arboj en tiu speco famiĝis kiel bodiarboj. Bodio signifas iluminiĝon. Bodgajo situas en la suda antaŭĉefurbo de Urbo Gajo en Bihara Pradeŝo de la nuna Hindio. En pli ol dudek jarcentoj, la Bodiarbo estis hakfaligita dufoje kaj bruligita unufoje, sed ĝi ĝermis ĉiufoje poste. La nuna bodiarbo estis pranepo de la originala arbo. En la loko, kie la budho sidis sub la arbo estas diamanta sidejo (Vajrasana) gravurita el ŝtono. En la oriento de la arbo estis majesta Ŝtupa Monaĥejo famkonata kiel Mahabodiaramo kun historio de pli ol 18 jarcentoj, kaj proksime troviĝis piedsignoj de la Budho kaj antikvaj gravuritaj ŝtonoj kaj konstruaĵoj. En 1959, la registaro de Biharo Pradeŝo starigis internacian konsilantejon por administri kaj konstrui la sanktejon. Ĉina budhisma asocio sendis du delegitojn al la konsilantejo laŭ la invito.

  16. D: Ĉu vi bonvolas koncize paroli pri la vivo de Ŝakjamunio post lia iluminiĝo?

  R: Troviĝas malsamaj diroj pri la aĝo de Ŝakjamunio kiam li atingis iluminiĝon. Iuj citis tion kiel tridek jarojn, dum aliaj kiel tridek kvin jarojn. Kvindek ( aŭ kvardek kvin) jarojn post tio, li vojaĝis al multaj lokoj por prediki la veron, kiun li eltrovis. En la komenco li iris al Benareso (P. Baranasl) por serĉi siajn kvin forlasintajn sekvantojn kaj predikis la veron al ili. La unua predikado de la Budho nomiĝas "la ekturnado de la darmrado" (S. Dhamacakra pravartana, P. Dhammacakkappavattana) en Budhismo.

  17. D: Kion signifas "la turnadon de darmrado"?

  R: Darmrado estas radosimila armilo uzata en militoj de antikva Hindio. En Hindio estas antikva legendo, ke la reĝo (raja) konkerinta la mondon fariĝos la reĝo "turnanta dharmradon" (Rajacakkavattin). En la tempo de lia naskiĝo, rado aperis en la ĉielo profetante, ke li estos nevenkebla en la estonteco. En Budhismo, la darmrado estas metaforo de la darmo predikita de la Budho. Tuj kiam la darmrado de la Budho aperis, eraraj kaj malbonaj aferoj detruiĝis kaj pereis. Do la predikado de darmo estas nomata turnado de darmrado (Dhammacakkappavattana). La Budho ekturnis darmradon en la Ĉerva Parko (Sarnath Mrgadava) , kiu estas la nuna Benareso. Pere de lasttempa ekspluado oni eltrovis iom da valoraj relikvoj en Sarnato. Oni ankaŭ trovis la ŝtonan kolonon starigitan de la Reĝo Aŝoko, ŝtonajn desegnojn de darmrada turnado de la Budho en la kvara jarcento p. K. Oni eĉ elfosis la ruinojn de la antikva Ŝtupa Monaĥejo. La nunaj budhismaj monaĥejoj, muzeoj kaj biblioteko starantaj tie estis rekonstruitaj en la lastaj jardekoj. Oni prenas kvar la lokojn kiel sanktejojn de Budhismo:

  (1) Sarnato, kie la Budho komencis turni la darmradon.

  (2) Lumbinia ĝardeno, kie la Budho naskiĝis.

  (3) Budgajo, kie la Budho atingis iluminiĝon.

  (4) Kusinaro, kie la Budho forpasis.

  Estas menciinde, ke la modernaj kleruloj ekspluatis kaj riparis la santejojn kaj aliajn historiajn lokojn ĉefe laŭ la notoj de la antikvaj pilgrimantoj kiel Faxian (Fa Hsien) kaj Xuanzang (Hsuan Tsang) en Ĉinio.

  18. D: Kial la loko de la unua predikado fare de la Budho estas pli grava ol tiuj de liaj aliaj predikadoj?

  R: la ekturnado de la darmrado fare de la Budho en Sarnato estis grava afero en Budhismo. En tiu okazo, budhismo establiĝis, kaj posto tio la Tri Juveloj (Tiratana) ankaŭ ekzistiĝis.

  19. D: Kio estas la Tri Juveloj (Tiratana)?

  R: La Tri Juveloj estas la juvelo de la Budho, kiu estas la iluminiĝinto; la juvelo de la darmo, kiu estas la instruo farita de la Budho, kaj la juvelo de la samgo, kiu estas la komunumo de budhismaj monaĥoj. La tri nomiĝas juveloj (ratana) ĉar ili povas gvidi homojn ĉesigi malbonan faradon kaj plenumi bonfaron, sin liberigi el suferoj kaj akiri feliĉon. La titolo de "la Tri juveloj" ankaŭ montras ĝian grandan valoron. Kiam la Budho komencis turni la darmradon, Kondano kaj aliaj el la kvin disĉiploj sekvis la Budhon, rezignis la laikan vivon, fariĝis disĉiploj de la Budho kaj kune formis la monaĥan komunumon. Do la Tri Juveloj daŭras ekde tiam.