1-9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

El Vikio BRE
Redakto de 18:31, 6 Maj. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

  Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis trovinte lian ŝanĝiĝon. Tuj post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke la provo haltigi lian filon donos nenian bonon.

  Ĉifoje, denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco kaj vizitis multajn partojn de Kapilavatu. Post kiam ili vojaĝis plejparte da tempo de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante, dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La portata homo nenion diris kiel ŝtono. La homoj haltis kaj metis la tabulon kun la viro sur amason da brulignaĵo kaj ekbruligis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon, kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.

  “Kio estas tio, Ĉana?” demandis Sidarto. “Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante, ke oni forbruligis lin? Ŝajnas, ke li scius nenion.”

  “Li mortis,” respondis Ĉana.

  “Mortis! Ĉana, ĉu ĉiuj homoj mortas?”

  “Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj devas morti iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto,” respondis Ĉana.

  La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: “Iam ĉiu en la mondo devas morti; Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ja devas esti metodo por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon.”