1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo

El Vikio BRE
Redakto de 18:28, 30 Apr. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo

  La reĝo faris ĉion laŭ sia povo por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos kaj estos preta por vivo sekvante lian paŝojn kaj fariĝos reĝo. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido estis malĝoja vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: “Mi devas iri el la palaca pordo por vidi, kiel vivas aliaj homoj.”

  “Tre bone, mia filo,” diris la reĝo, “iru el la palaca muro por vidi, kiel homoj vivas en mia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari praparadon, por ke la vizito de mia honora filo okazu bone kaj konvene. "

  La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de lia filo, kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam oni ornamis la urbon, la reĝo diris: “Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭ via plaĉo.”

  Kiam la reĝido tra la stratoj, el malgranda domaĉo ĉe la vojo subite eliris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, ŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝa haŭto de la maljunulo estis seka kaj ŝrumpa. Liaj kaviĝintaj okuloj estis malklaraj, kaj li estis preskaŭ blindaj. En lia buŝo troviĝis neniu dento. Tremante tutkorpe, li staris tie preskaŭ kurbiĝinte ĝis la duobliĝo, kaj firme tenis svingantan bastonon per ambaŭ kurbaj kaj ostecaj manoj por sin teni de falado.

  La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato ignorante la ĉiujn feliĉajn homojn ĉirkaŭ si. Li parolis malforte, petante manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li ne sciis, kion li fiksrigardas. Li vidis tian maljunulon unuafoje en sia vivo.

  “Kio estas tio, Ĉana?” li demandis sian ĉariston. “Tio vere ne povas esti homo! Kial li tiel kurbiĝis? Kial li tremegis? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj anstataŭ nigraj kiel la miaj? Kio okazis al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉana, kion tio signifas?”

  Ĉana diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo, kaj li ne naskiĝis tia. “Dum juneco li similis al ni, kaj nun, pro sia maljuna aĝo, li fariĝis tia.” Ĉana konsilis al la reĝido, ke li forgesu pri la viro. Sed la reĝido ne kontentiĝis. “Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia estas tiu ĉi maljunulo, se li vivas sufiĉe longe. Nenio povas ĉesigi tion,” diris Ĉana.

  La reĝido ordonis Ĉanan tuj veturigi hejmen, ĉar li estis tre malĝoja kaj volis atenteme pensi pri la terura afero nomata maljuneco.

  Granda reĝa festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis, nek ĝojis dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis, “Iutage vi maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj, ĉiu el vi, eĉ la plej bela homo.”

  Li ne povis endormiĝi nokte. Li pensis en la lito, ke iutage ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu iu jam trovis metodon por ĉesigi la teruran aferon, majuniĝo.

  Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo ege malĝojis, kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn fari pli da dancoj kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu lin vidi Kapilavatu en ordinara tago sen sciigi homojn pri la vizito.