1-6. Edzino de Reĝido Sidarto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  6. Edzino de Reĝido Sidarto

   La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la nomdonan ceremonion de Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li volos forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”       La vortoj maltrankviligis la reĝon. Li timis, ke lia filo forlasos la palacon, renkontinte unu el la kvar specaj homoj. La reĝo dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, kaj lasi neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon, por evitigi al la reĝido havi tian spertaĵon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn kaj ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lasta por pluva sezono.

  Sidarto kaj vivis en mondo de abundeco kaj beleco, kaj ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancantaj knabinoj. Li ankoraŭ ne sentis feliĉon kvankam li havis ĉion deziratan.

  Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?”

  La reĝo konsentis kaj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la tuta lando al la palaco. Post kiam ili ĉiuj alvenis, okazis granda parado kaj la reĝo proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon.

  Inter ili estis la plej ĉarma kaj bonkora knabino nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo vidis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.