1-6. Edzino de Reĝido Sidarto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  6. Edzino de Reĝido Sidarto

   La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la nomdonan ceremonion de Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li volos forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”       La vortoj maltrankviligis la reĝon. Li timis, ke lia filo renkontos tiujn kvar vidaĵojn kaj forlasos la palacon. Ĝuste pro tio, la reĝo dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, kaj lasi neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon iri en la palacon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn kaj ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lasta por pluva sezono.

  Sidarto ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, servate de dancantaj knabinoj kaj muzikistoj, kaj vivis en mondo de abundeco kaj beleco. Li ankoraŭ ne sentis feliĉon kvankam li havis ĉion deziratan.

  Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovu belan knabinon por lia edziĝo?”

  La reĝo konsentis kaj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la tuta lando al la palaco. Post kiam ili ĉiuj alvenis, okazis granda parado kaj la reĝo proponis, ke la reĝido elektu iun el ili kiel sian edzinon.

  Estis la plej ĉarma kaj bonkora knabino nomata Jasodara inter ili. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo vidis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.