1-6. Edzino de Reĝido Sidarto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  6. Edzino de Reĝido Sidarto

   La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la nomdonan ceremonion de Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri lia granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis la reĝon: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li volos forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”       La vortoj maltrankviligis la reĝon. Li timis, ke lia filo renkontos tiujn kvar vidaĵojn kaj forlasos la palacon. Por malhelpi Sidarton de tiaj spertoj, la reĝo dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, kaj lasi neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon iri en la palacon. Por Sidarto li konstruigis enfermitajn parkojn kaj ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lasta por pluva sezono.

  Sidarto ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, servata de dancantaj knabinoj kaj muzikistoj. Li vivis en mondo de abundeco kaj beleco. Li povis havi ĉion deziratan, sed ankoraŭ ne estis ĝoja.

  Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovu belan knabinon por lia edziĝo?”

  La reĝo konsentis kaj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la tuta lando al la palaco. Post kiam ili ĉiuj alvenis, okazis granda parado kaj la reĝo proponis, ke la reĝido elektu iun kiel sian edzinon.

  Estis la plej ĉarma kaj bonkora knabino nomata Jasodara inter ili. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiuj al aliaj knabinoj, la reĝo vidis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodara kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.