1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

  Kverelantoj ne konscias,

  ke ni mortos en tiu ĉi mondo.

  Ĉesas la kverelado de tiuj

  Kiuj konscias tion.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho recitis tiun versaĵon rilate al la monaĥoj de Kosambio.

  El la monaĥoj de Kosambio formiĝis du grupoj. Unu grupo sekvis majstron de Vinajo dum la alia sekvis majstron de budha instruo. Foje ili kverelis inter si pri malgranda regulo de Vinajo. Eĉ la Budho ne povis ĉesigi ilian kvereladon. Do li forlasis ilin kaj sole ekpasigis Vasaon, la religian retiriĝon, en Rakita Bosko ĉe Parilejaka arbaro dum la pluva sezono. Tie li estis prizorgata de elefanto.

  Informiĝinte, kial forlasis la Budho, la laikaj budhanoj de Kosambio rifuzis almozdoni al la restaj monaĥoj. Pro tio la monaĥoj konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis. La laikaj budhanoj ankoraŭ ne traktis ilin tiel respektoplene kiel antaŭe ĝis ilia konfeso al la Budho pri sia kulpo. Sed la Budho restis malproksime kaj tiam estis en la mezo de la Vesao, do la kosambiaj monaĥoj pasigis la vasaon mizere kaj malfacile.

  En la fino de la Vesao, Estimata Anando kaj multaj monaĥoj iris al la Budho kaj transdonis la mesaĝon de Anatapindiko kaj aliaj laikaj disĉiploj por peti lin reveni. Post nelonge la Budho revenis al Ĝetavana monaĥejo en Sravastio. La monaĥoj sekvis lin tie, genuiĝis kaj konfesis sian kulpon. La Budho riproĉis ilin pri ilia malobeemo al li. Li atentigis ilin, ke ili ĉiuj mortos iutage kaj do ili devas ĉesigi la kvereladon kaj ne plu konduti kvazaŭ ili neniam mortus.

  Multaj el ni ne volas alfronti la realecon de efemereco kaj morto. Ni kverelas unu kun alia kvazaŭ ni vivus eterne ĉar ni forgesas la fakton, ke nia vivo estas mallonga. Sed se ni alfrontas la fakton de morto, niaj kvereladoj ĉesiĝos. Ni konscios pri la malsaĝo de batalo kiam ni estas destinitaj al morto. Ekscitite de emocioj, nia penso estas nebuligita kaj ni ne povas vidi la veron pri la vivo. Sed kiam ni vidas la veron, niaj pensoj liberiĝos de emocioj.

  Komentario:

  La esenco de Budhismo estas alfronti realecon de morto kaj efemereco. Ni suferas ĉar ni tenas nin for de realeco, miskondukite de emocioj.

  Emocioj kontraŭas al realeco, do ili estas modifeblaj per realeco. Kiam ni alfrontas la realecon de morto, ĉesiĝos ne nur la kolero, sed ankaŭ ĉiuj egoismaj emocioj. Ekzistas efektiva penso, kiu ĉesigas ĉiujn malfeliĉojn. Tiuj, kiuj ne alfrontas realecon laŭ budhisma metodo, estas konstante deprimitaj, malĝojaj kaj suferaj konsekvence.

  Ĝenerale oni ne scias, ke morto trafos ilin iutage. Ili agas ignorante tiun ĉi univiversalan veron. La kultivadon de virtoj ofte malatentis ambaŭ monaĥoj kaj laikaj homoj, kiuj ignoras la morton kaj opinias, ke ili estas senmortaj. Ili sin miksas en konfliktoj kaj disputadoj, kaj ofte afliktiĝis kun siaj esperoj kaj aspiroj detruitaj. Samtempe ili prokrastas sian laboron kun espero fari ĝin en granda skalo estonte, kaj rekoltas nenion plenumitan. Do estas prave pensi pri morto ĉiutage.

  Atenti pri morto estas centro de budhisma vojo kompreni la veran naturon de vivo. En tiu ĉi mondo estas homoj en diversaj profesioj, kiuj malamas la vorton “morto”, des malpli volas atenti ĝin. Allogite de longa vivo, bona farto, juneco kaj prospero, ili tute forgesas la fakton, ke ili estas destinitaj al morto. Droninte en tiuj efemeraj plezuroj de kvin sensoj, ili nur serĉas materian kontentecon en tiu ĉi mondo. Kaj tute ignorante la estontan vivon, ili diboĉas en malbonaĵoj per korpo, penso kaj parolo. Ili rigardas la vivon efemeran kaj mallongan kiel eternan kaj porĉiaman. La Budho predikis tiujn vortojn por estigi malkontentan senson de tiuj homoj blindaj kaj sensciaj por ke ili havu malpli da doloro kaŭzita pro disiĝo de parencoj, infanoj, riĉeco kaj havaĵo, kaj por ke li radikigu la doktrinon de eferereco en ĉiuj homoj, konvinku ilin pri la malkontenteco de vivo kaj gvidu ilin al atingo de eterna paco.

  Homo, kiu ne komprenas la budhisman doktrinon, estas sorĉita de longa vivo kaj sin konsideras senmorta kvankam li vidis multajn mortojn ĉirkaŭ si; Li estas sorĉita bona farto kaj sin opinias libera de malsano kvankam li vidis sennombrajn malsanulojn ĉirkaŭ si; Li estas sorĉita de juneco kaj sin opinias kiel iu, kiu ne estas destinita al maljuneco, kvankam li vidis multajn maljunulojn; Li estas sorĉita de riĉeco kaj prospero kvankam li vidis nekalkuleblajn homojn malriĉiĝintaj pro perdo de havaĵo; kaj li neniam pensis momenton, ke li ankaŭ estos destinita al tia stato.