1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

El Vikio BRE
Redakto de 07:58, 15 Nov. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  1-5. La rakonto de Kosambiaj monaĥoj

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho recitis tiun versaĵon rilate al la monaĥoj de Kosambio.

  El la monaĥoj de Kosambio formiĝis du grupoj. Unu grupo sekvis majstron de Vinajo dum la alia sekvis majstron de budha instruo. Foje ili kverelis inter si pri malgranda regulo de Vinajo. Eĉ la Budho ne povis ĉesigi ilian kvereladon. Do li forlasis ilin kaj sole ekpasigis Vasaon, la religian retiriĝon, en Rakita Bosko ĉe Parilejaka arbaro dum la pluva sezono. Tien li estis prizorgita de elefanto.

  Informiĝinte, kial forlasis la Budho, la laikaj budhanoj de Kosambio rifuzis almozdoni al la restaj monaĥoj. Pro tio la monaĥoj konsciis pri sia eraro kaj interpaciĝis. La laikaj budhanoj ankoraŭ ne traktis ilin tiel respektoplene kiel antaŭe ĝis ilia konfeso al la Budho pri sia kulpo. Sed la Budho restis malproksime kaj tiam estis en la mezo de la vesao, do la kosambiaj monaĥoj pasigis la vasaon mizere kaj malfacile.

  En la fino de la vesao, Estimata Anando kaj multaj monaĥoj proksimiĝis al la Budho kaj transdonis la mesaĝon de Anatapindiko kaj aliaj laikaj disĉiploj por peti lin reveni. Post nelonge la Budho revenis al Ĝetavana monaĥejo en Sravastio. La monaĥoj sekvis lin tie, genuiĝis kaj konfesis sian kulpon. La Budho riproĉis ilin pri ilia malobeemo al li. Li memorigis ilin, ke ili ĉiuj mortos iutage kaj do ili devas ĉesigi la kvereladon kaj ne rajtas agi kvazaŭ ili neniam mortus.

  Multaj el ni ne volas alfronti la realecon de efemereco kaj morto. Ni kverelas unu kun alia kvazaŭ ni vivus por ĉiam ĉar ni forgesas la fakton, ke nia vivo estas mallonga. Sed se ni alfrontas la fakton de morto, niaj kvereladoj ĉesiĝos. Ni konscios pri la malsaĝo de batalo kiam ni estas destinitaj al morto. Ekscitite de emocioj, nia penso estas nebuligita kaj ni ne povas vidi la veron pri la vivo. Sed kiam ni vidas la veron, niaj pensoj liberiĝos de emocioj.

  Komentario:

  La esenco de Budhismo estas alfronti realecon de morto kaj efemereco. Ni suferas ĉar ni tenas nin for de realeco, kondukite de emocioj.

  Emocioj kontraŭas al realeco, do ili estas destinitaj malpliiĝi per realeco. Kiam ni alfrontas la realecon de morto, ĉesiĝos ne nur kolero, sed ankaŭ ĉiuj mem-centraj emocioj. Estas efektiva penso, kiu ĉesigas ĉiujn malfeliĉojn. Tiuj, kiuj ne alfrontas realecon laŭ budhisma metodo, estas konstante deprimitaj, malĝojaj kaj suferaj konsekvence.

  Ĝenerale oni ne scias, ke morto trafos ilin iutage. Ili agas ignorante tiun ĉi unviversalan veron. La kultivadon de virtoj ofte malatentis ambaŭ monaĥoj kaj laikaj homoj, kiuj ignoras la morton kaj opinias, ke ili estas senmortaj. Ili sin miksas en malpacoj kaj argumentoj, kaj ofte tristiĝas kun siaj esperoj kaj aspiroj frakasitaj. Samtempe ili prokrastas sian laboron kun espero fari ĝin en granda skalo eestonte, kaj finiĝas kun nenio farita. Do estas prave, ke oni pensas pri morto ĉiutage.

  Atenti pri morto estas centro de budhisma vojo kompreni la veran naturon de vivo. En tiu ĉi mondo estas homoj en diversaj profesioj, kiuj malamas la vorton “morto”, des malpli volas atenti ĝin. Loĝite de longa vivo, bona farto, juneco kaj prospero, ili tute forgesas la fakton, ke ili estas destinitaj al morto. Droninte en tiuj efemeraj plezuroj de kvin sensoj, ili nur serĉas materialan kontentecon en tiu ĉi mondo. Kaj tute ignorante la estontan vivon, ili diboĉas en malbonoj per korpo, penso kaj parolo. Ili rigardas la vivon efemeran kaj mallongan kiel eternan kaj porĉiaman. La Budho predikis tiujn vortojn por estigi malkontentan senson de tiuj homoj blindaj kaj sensciaj por malpliigi la doloron kauzitan per disiĝo de parencoj kaj infanoj, de riĉeco kaj havaĵo, por radikigi la doktrinon de eferereco en ĉiuj homoj kaj konvinki ilin pri la malkontenteco de vivo kaj gvidi ilin al atingo de eterna paco.

   Homo kiu ne komprenis la doktrinon de la Budho estas logita de longa vivo kaj sin konsideras senmorta kvankam li vidis multajn mortojn ĉirkaŭ li; li estas allogita de bona farto kaj sin opinias libera de malsano kvankam li vidis senkalkuleblajn malsanulojn ĉirkaŭ li; li estas allogita de juneco kvankam li vidis multajn malsanulojn kaj sin opinias kiel iu, kiu ne estas destinita al maljuneco; li estas loĝita de riĉeco kaj prospero kvankam li vidis senkalkuleblajn homojn malriĉiĝintaj pro perdo de havaĵo; kaj li neniam pensis momenton, ke li ankaŭ estos destinita al tia stato.