1-5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto

  Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multajn premiojn en la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis sperti malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.

  Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu kunportis sian pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon fluganta kaj pafis ĝin. Sidarto povis kuri pli rapide ol Devadato, do li pli frue atingis la vunditan cignon, kaj trovis surprizite, ke ĝi ankoraŭ vivas. Li tenere eltiris la sagon de ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmaj folioj kaj ŝmiris ĝin sur la vundon por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan cignon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rufizis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidinte, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. “Donu la birdon al mi! Mi faligis ĝin per pafo,” diris Devadato.

  “Ne, mi ne donos ĝin al vi,” diris la Reĝido, “Se vi jam mortigus ĝin, ĝi apartenus al vi. Sed nun ĝi apartenas al mi, ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas.”

  Devadato ankoraŭ ne konsentis. Poste Sidarto proponis: “Ni iru al la juĝejo de la saĝulo kaj demandu lin, kiu posedu la cignon.” Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de la saĝulo por informi sian kvereladon al li.

  Aŭdinte la rakonton de ĉiu el la knaboj, la saĝulo respondis: “Vivaĵo certe apartenas al tiu, kiu klopodas por savi ĝin; vivaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu klopodas mortigi ĝin. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon.”