1-4 La rakonto de Kalijakini

El Vikio BRE
Redakto de 05:24, 11 Nov. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


  Tiuj kun malamo

  Neniam liberiĝas per malamo

  Ili liberiĝas per amo

  Jen estas eterna vero

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho diris tiun versaĵon rilate al iu sterila virino kaj alia, kiu povis naski infanon.

  Iam vivis dommastro. Lia edzino estis sterila kaj ne povis naski infanon. Timante, ke ŝiaj edzo kaj bopatrino kondutos malbone al ŝi, ŝi aranĝis, ke la edzo prenis alian edzinon. Dufoje, tuj kiam la dua edzino gravediĝis, la sterila virino donis al ŝi manĝaĵon miksitan kun drogoj kaj abortigis la infanon. La dua edzino tenis la sekreton pri la tria gravidiĝo kontraŭ la sterila edzino. Sed kiam la sterila edzino informiĝis pri tio, ŝi refoje kaŭzis abortigon. Hazarde la dua edzino mortis en naskado. Antaŭ sia morto, la malfeliĉa virino estis plena de kolero, kaj ĵuris venĝi sin kontraŭ la sterila virino kaj ties idaron. Jen komenciĝis la malpaco.

  Dum iliaj postaj ekzistoj, ambaŭ renaskiĝis kiel kokino kaj katino; kuniklino kaj leopardo; fine kiel filino de nobelo en Sravastio kaj demonino. Iutage ŝi (Kali Jakini) persekutis la nobelan filinon kaj ŝian infanon. Kiam la virino aŭdis, ke la Budho donas religian predikon en Ĝetavana monaĥejo, ŝi kuris al li kaj metis sian filon ĉe liaj piedoj por peti protekton. La malica demonino estis prohibita iri en la monaĥejon. Post kiam oni lasis ŝin eniri kaj la Budho admonis ambaŭ la virinon kaj demoninon, la Budho diris al ili pri iliaj estintaj okazaĵoj kiel rivalaj edzinoj kaj kiel ili tenis malamon unu kontraŭ la alian. Ili komprenis, ke malamo povas nur kaŭzi pli da malamo, kaj nur povas ĉesi per amikeco, komprenemo kaj bona deziro. Ambaŭ komprenis sian eraron kaj paciĝis inter si laŭ la admono de la Budho.

  La Budho proponis, ke la virino transdoni sian filon al la demonino. Timante pri la sekureco de sia filo, ŝi hezitis, sed pro siaj fido kaj konfido en la Budho ŝi donis sian filon al la demonino.

  La infanon varme akceptis la demonino. La demonino redonis la infanon al lia patrino kisinte kaj karesinte lin. Rezulte de tio, ili ne plu malamis inter si.

  Tiuj klopodas konkeri malamon per malamo similas al militistoj kun armiloj klopodas venki aliajn armitaj. Tio ne povas fini malamon, sed kreskigas ĝin. La antikva saĝo provizas malsaman eternan strategion por venki malamon. Tiu eterna saĝo estas renkonti malamon per amo. La metodo klopodi venki malamon per malamo neniam sukcesas. Sed la metodo venki malamon per amo estas eterne efektiva. Jen kial la metodo estas priskribita kiel eterna saĝo.

  La principo montrita en tiu ĉi versaĵo estas klara. Kvareladoj neniam povas finiĝi per kverelado. Milito neniam finiĝas per postaj militoj. Malamo neniam finiĝas per verŝi malamon pro malamo. Malamo finiĝas nur per rezignado de kolero, malamo, kverelado kaj indulgo.