1-4. La edukado de la reĝido

El Vikio BRE
Redakto de 06:48, 23 Apr. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  4. La edukado de la reĝido

  Je la sepa tago post sia nasko, la patrino de la regido Sidarto forpasis. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Prajapati Gotami. Si estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja, kaj ŝi naskis filon en la sama tago, kiam Reĝino Maha Maja forpasis. Prajapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto ne memoris sian propran patrinon.

  Kiam Reĝido Sidarto estis nur kelkajn jarojn aĝa, Reĝo Sudodana sendis lin al lernejo. Estis multaj infanoj en lia klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. Lia instruisto nomiĝis Sarva Mitra.

  Li lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon, kaj ludojn kiel bokson, arkopafadon, luktadon kaj aliajn. Li lernis ĉiujn tiujn studobjektojn pli rapide ol ĉiuj aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona en la ludoj. Li gajnis honoron en ĉiuj studobjektoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la ununura, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la plej forta, plej alta kaj plej bela knabo en la klaso. Li neniam maldiligentiĝis, neniam miskondutis kaj neniam malobeis al instruistoj. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin. Li estis amiko por ĉiuj homoj.