1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo

El Vikio BRE
Redakto de 19:51, 21 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  32. La Budho kaj la malsana monaĥo

  Iutage, la Budho vizitis monaĥejon. Li preterpasis cambron, kie kuŝis monaĥo en granda doloro kaŭzita de abomeninda malsano. Kvankam en la monaĥejo estis aliaj monaĥoj, neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, La Budho ekprizorgis la suferanton. Li venigis Anandan kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran liton kaj mildigis lian doloron.

  Poste la Budho admonis la monaĥojn de la monaĥejo pro ilia ignoro kaj kuraĝigis ilin prizorgi la malsanulon kaj zorgi pri la sufero. Li konkludis per diro: “Kiu ajn servas malsanulon kaj suferanton, tiu servas min.”