1-31. Sunita, la purigisto

El Vikio BRE
Redakto de 19:42, 21 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  31. Sunita, la purigisto

  En Savati vivis purigisto Sunita. Li estis vojpurigisto sed enspezis nur sufiĉe por plenigi sian stomakon kaj devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li vidis aliajn sin amuzantajn, sed li ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin elpelito. Kiam ajn la homo el supera klaso iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasus sufiĉe rapide, li ricevus riproĉon kaj baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.

  Iutage, kiam Sunita okupiĝis purigante ege malpuran vojon, li vidis, ke la Budho alvenis kun miloj da sekvantoj. Li pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris, kuniginte siajn palmojn respektoplene. Haltinte, la Budho diris al kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo, “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”

  Neniu parolis tiel amike al Sunita antaŭe. Lia koro pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj de larmoj. “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn dirojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kiel min, mi sekvos vin.”

  Do la Budho ordinis Sunitan kaj instruis lin kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiu tago, neniu sciis, kio estas la kasto de Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis Ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.