1-31. Sunita, la purigisto: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(5 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  31. Sunita, la purigisto
+
  31. La purigisto Sunita
  
  En Savati vivis purigisto Sunita. Li estis vojpurigisto sed enspezis nur sufiĉe por plenigi sian stomakon kaj devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn sin amuzantajn, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin elpelito. Kiam iuj el supera klaso iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasus sufiĉe rapide, li ricevus riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.
+
  En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.
  
  Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de ege malpura vojo, li vidis, ke la Budho alvenis kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris, respektoplene kuniginte siajn manplatojn ĉe la brusto. Haltinte, la Budho diris al kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo, “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”  
+
  Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”  
  
  Neniu parolis tiel amike al Sunita antaŭe. Lia koro pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj de larmoj. “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kiel min, mi sekvos vin.”  
+
  Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”  
  
  Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis la budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiu tago, neniu sciis, kio estas la kasto de Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis Ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.
+
  Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.

Nuna versio ekde 00:10, 3 Jul. 2013