1-29. Angumala, la bandito: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  29. Angumala, la bandito
+
  29. La bandito Angumala
  
  La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.
+
  La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.
  
  Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando grimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj grimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”
+
  Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”
  
  “Sed kial la armiloj tiel brilis?” demandis la reĝo.
+
  “Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.
  
  “Via Reĝa Moŝto, mia filo estos bandito.”
+
  “Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”
  
  “Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.
 
Linio 15: Linio 15:
 
  “Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.
 
  “Ne!” ekkriis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”  
+
  “Ne!” respondis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”  
  
  Kiam Ahinsaka kreskis sufiĉe, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”
+
  Kiam Ahinsaka sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”
  
  “Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.
 
  “Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Kaj memoru, ke vi ne prenu du fingrojn de la sama homo.”
+
  “Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingron de la sama homo.”
  
  Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kolasa.
+
  Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kosalo.
  
  Sin kaŝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li elkuris, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon de fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.
+
  Kaŝiĝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li kutime elkuris je oportuna ŝanco, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.
  
  Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosala decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li mortigis tre multajn homojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo por ke li savu la filon.
+
  Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li forrabis tre multajn homvivojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.
  
  “Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa. “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj li eĉ mortigus min se mi irus tien.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sian vivon. Ŝi pensis, “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”  
+
  “Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa, “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj krome, se mi iros tien, li eĉ mortigos min.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sin mem. Ŝi pensis: “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”  
  
  Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li malpacienciĝis por pagi la ŝuldon kaj havi decan vivon. Li pensis, “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉos ŝian fingron por kompletigi mil fingrojn se ŝi venus al mi.”
+
  Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li deziregis likvidi la ŝuldon kaj ekhavi decan vivon laŭeble plej frue. Li pensis: “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por plenumi la taskon se ŝi venus al mi.”
  
  Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.
 
  Vidinte la Budhon, la vilaĝanoj kriis, “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Estas granda danĝero! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis tri fojojn, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.
+
  Ekvidinte la Budhon, la vilaĝanoj tuj kriis: “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Danĝerege! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.
  
  Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” La Budho subite aperis inter ili. Angulimala pensis, “Bone! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasos ŝin sola kaj mortigos la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi mian kuradon.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”
+
  Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” Tiam la Budho subite aperis inter ili. Angulimala tuj pensis: “Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”
  
  “Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.
 
  Angulimala ne povis kompreni, kion signifas la Budho, do li demandis lin, “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”
+
  Angulimala ne povis kompreni, kion aludas la Budho, li do demandis: “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”
  
  “Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas senkompatema al vivestaĵoj. Do mi staras senmove dum vi ne.”
+
  “Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al ili. Do mi staras senmove sed vi ne.”
  
  Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.
+
  Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.
  
  Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent ĉevaloj kaj soldatoj. La Budho demandis lin, “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”
+
  Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent soldatoj kaj ĉevaloj. La Budho demandis lin: “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”
  
  “Aperis plej feroca mortigisto nomata Angulimala, kaj mi iros kapti lin.”
+
  “Aperis la plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj ni iros kapti lin.”
  
  “Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li havas razitan kapon kaj flavan robon?”
+
  “Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj flavan robon?”
  
  “Mi adoros al li,” respondis la reĝo.
 
  “Mi adoros al li,” respondis la reĝo.
  
  La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj ekkuris dise pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.
+
  La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj tuj diskuris pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.

Nuna versio ekde 19:31, 28 Jun. 2013

  29. La bandito Angumala

  La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.

  Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”

  “Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.

  “Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”

  “Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.

  “Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”