1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka   Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al ali...')
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
 
  27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
  
  Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. Lia nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.
+
  Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.
  
  La duonpatro pensis: “Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?”
 
  Iuvespere li diris: “Kara filo, ni faru iom da promenado.”
+
  Iuvespere li diris: “Kara filo, ni iom promenu.”
  
  La knabo surpriziĝis kaj pensis: “La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis lin esti bonkora al mi.” Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro.
 
Linio 11: Linio 11:
 
  Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakan al unu el ili, lasante lin sola kaj ploranta.
 
  Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iras al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.
+
  Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.
  
  Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la patrino de Ŝopaka. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.
+
  Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la edzino. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.
  
  Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, fratino?” demandis la Budho.
+
  Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, Fratino?” demandis la Budho.
  
  “Sinjoro,” respondis la virino, “Mi havas solan filon, kaj li perdiĝis en la lasta nokto. Mia edzo promenis kun Ŝopaka kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen.”
 
  “Ne maltrankviliĝu, fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.
+
  “Ne maltrankviliĝu, Fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.

Nuna versio ekde 05:04, 19 Jun. 2013