1-26. Du ĉefaj disĉiploj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  26. Du ĉefaj disĉiploj

  Proksime al Raĝagaha situis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de tiuj du vilaĝoj ankaŭ famiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.

  Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.

  Kiam ili elkreskis, ambaŭ ili ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Giraga Samapuĝa, kiu signifas La Festan Monton, la junaj knaboj decidis forlasi hejmon por trovi pli grandan feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tio, kion ili lernis de la teatraĵoj.

  Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas malkontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigos la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al Vero de vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tuj informos la alian.

  Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li iris de domo al domo kun modesta kaj trankvila mieno. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: “Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?”

  “Mi tuj diros al vi pri tio, frato,” respondis Asaĝi. “Estas granda asketo de Ŝakja raso, kiu forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto kaj mi sekvas kaj praktikas lian instruon.”

  “Bonvolu informi min pli.”

  “Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho,” respondis la asketo modeste, “Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi donos al vi koncizan priskribon.”

  “Tion mi volas, frato,” diris Ŝariputa rapide, “Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!”

  “Bonege,” diris la asketo, “Aŭskultu! La Budho instruas, ke troviĝas kaŭzo por ĉiuj aferoj, kaj tiel ankaŭ por finiĝo de aferoj.”

  Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon pro sia saĝeco. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas forpasi. Li diris: “Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero kaj plenan de paco kaj feliĉo.” Dankinte al Asaĝi, Ŝariputa tuj trovis sian amikon Mogalanan por informi al li la gravan novaĵon.

  Antaŭ ol li ekparolis, Mogalana kriis, “Ha, frato. Kiel klara kaj brila via vizaĝo estas! Ĉu fine vi trovis tion, kion ni serĉas?”

  “Jes, frato, vi pravas,” respondis Ŝariputa ĝojplene, kaj li eksplikis la instruon de la Budho al li.

  Tiel Ŝariputa kaj Mogalana aliĝis al la Budho kaj en mallonga tempo fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj. Ŝariputa famiĝis pro sia saĝo kaj Mogalana pro sia magia povo.