1-25. La rakonto de Reĝido Rahula

El Vikio BRE
Redakto de 13:13, 10 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  25. La rakonto de Reĝido Rahula

  En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan. La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”

  Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, rakontis al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ via ombro ankaŭ plaĉas al mi.”

  Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.” Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.

  Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, kaj mia nura trezoro ankaŭ forlasis min. Bonvolu ordini neniun plu sen konsento de ties gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ordinis neniun sen konsento de ties gepatroj.