1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara

El Vikio BRE
Redakto de 18:59, 4 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  23. La rakonto de Reĝidino Jasodara

  Kiam la Budho prenis vesperan manĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis feliĉon revidi sian reĝidon sinvestintan kiel monaĥon.

  Jasodara restis en sia ĉambro pensante, “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li nek bezonas nek povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”

  Post momento, la Budho demandis, “Kie estas Jasodara?”

  “Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo, “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”

  Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, eĉ antaŭ ol li prenis sian sidejon, Jasodara hastis al li. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo Sudodana diris, “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ sin vestas per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel faras. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi dormas sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronon kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilono!”

  La Budho kapjesis kaj diris, “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo, Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”