1-22. Hejmenreveno

El Vikio BRE
Redakto de 18:35, 4 Jun. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  22. Hejmenreveno

  Kiam Reĝo Sudodana eksciis, ke la Budho instruas en Raĝagaha, li sendis naŭ senditojn sinsekve por inviti lin al Kapilavatu. Ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Ili aŭskultis la instruon de la Budho kaj trovis, ke ili estas tiel allogitaj, ke ili forgesis transdoni la mesaĝon de la reĝo.

  La reĝo faris aranĝon por ke la Budho restu en parko nomata Nigroda. Sed ĉar la Budho ne atingis, la reĝo sendis Kaludaji, amiko de la Budho ekde ilia infaneco, por inviti lin reveni al Kapilavatu.

  Kiam homoj de Kapilavatu trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin. Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris, “Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo.”

  Tiam la Bodho konsciis, ke eĉ tiam iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan la “Ĝemelan miraklon”. Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin.

  En la sekva tago la Budho portis sian almozbovlon kaj petis manĝaĵo de domo al domo. Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. “Kial vi malhonorigis min, mia filo? Kial vi tiel pereigas min? Kiam vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas konvene por vi vi peti manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en ora portsego? Kial vi humiligas min, mia kara filo?”

  “Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo,” respondis la Budho trankvile.

  “Kiel vi povas tiel fari? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri ke tio estas via kutimo?” demandis la konfuzita reĝo.

  “Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed ni la budhoj. ĉiuj antaŭaj budhoj vivis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero.”

  Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho tiel akceptis la peton bonkore.