1-2. La naskiĝo de la reĝido

El Vikio BRE
Redakto de 06:42, 22 Apr. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  2. La naskiĝo de la reĝido

  Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la signo, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris al li: “Mia kara, mi devas iri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos mia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski sian bebon en la gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: “Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo.”

  La reĝo sendis soldatojn antaŭe por purigi la vojon kaj aranĝis, ke aliaj gardis la reĝinon kiam oni portis ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavatu, kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procezo de soldatoj kaj servantoj.

  La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parkon Lumbini sur la vojo al Regno Kolija. La ĝardeno proksimis al la regno nomata Nepalo ĉe la piedo de Himalaja Montaro. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun ĝiaj Sala Arboj, parfumaj floroj, viglaj birdoj kaj abeloj. La reĝino ordonis la portantojn de la palankeno halti por iom ripozi, ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub unu el la Salaj Arboj, okazis al ŝi nasko kaj naskiĝis bebo. Estis fortuna tago. La nasko okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. La tagon oni celebras nun kiel Vesakon, la festo de tri gravaj aferoj, kiuj estas naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvaniĝo de la Budho.

  Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:

  “Mi estas ĉefo de la mondo; Mi estas plej aĝa en la mondo; Mi estas plej antaŭa en la mondo. Tio ĉi estas mia lasta naskiĝo. Mi ne plu revenos.”

  Reĝino Maha Majo tuj revenis al Kapilavatu post la naskiĝo de sia filo. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li estis tre feliĉa, kaj la informo pri naskiĝo de la longe atendita bebo cirkulis ĉirkaŭ la regno kaj ĉie estis ĝojo en la tuta regno.