1-17. Brilas la suno de iluminiĝo

El Vikio BRE
Redakto de 18:12, 23 Maj. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  17. Brilas la suno de ilumiĝo

  La Budho rezistis kontraŭ la atako de Mara. Fine sintiris la maliculo kaj malaperis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.

  La Sinjoro iris en profundan mediton trapasinte la limojn de ordinarulan komprenon kaj vidis la verecon anstataŭ la ŝajnon de la mondo. Kiel aglo flosis senpene al la suno, lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren.

  Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso flosis supren, li vidis la rondon de naskiĝo kaj morto de la tuta homaro. Li vidis, ke vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.

  Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ties vivo daŭras pli longe ol tiu sur la tero, ili ankaŭ finiĝas en morto, ĉar ili ankaŭ estas viktimoj al la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la rondo de renaskiĝoj. Do ĉiuj estaĵoj (ekskluzive de budhoj) estas katenitaj en la sama rondo de eksisteco pro la senscio.

  Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis tiel nomatan animon de homo, kiun oni proklamis kiel sin mem, Ĝi disrompiĝis en partojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel malteksita fadeno de vestaĵo. Li vidis la kaŭzon de la ekzisteca ĉeno -- senscio. La senscia homo, kiu kroĉiĝas al aferoj senvaloraj kaj efemeraj, kreis en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam deziro malaperis, iluzioj finiĝis, kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam brilas la suno de iluminiĝo.

  Kompreninte la veran mondon, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingita pro manko de brulligno.

  La budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de ĉiuj saĝo kaj vero. La mondo pri ĉio de li restis trankvile kaj brile, kaj milda brizo movetis la foliojn de la bodiarbo.

  Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano.

  Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:

  “Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metamorfozo,

  Serĉante, sed ne trovinte, la konstruinto de tiu ĉi domo.

  Suferiga estas la ripeta naskiĝo.

  Konstruinto de tiu ĉi domo, vi jam vidis.

  Vi ne plu konstruos domon.

  Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis; viaj traboj dispeciĝis.

  La menso atingis absolutecon.

  Senavido estas realigita.