1-14. La rakontoj de Du Amikoj

El Vikio BRE
Redakto de 10:45, 30 Dec. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  1-14. La rakontoj de Du Amikoj

  La malatenta homo ne estas praktikanto

  kvankam iu ĉantas multajn sanktajn tekstojn.

  Kiel paŝtisto kalkulas alies bovojn

  Li ne povas ĝui la monaĥecon.

  Iu praktikas en la Darmo

  kvankam li ĉantas malmultajn sanktajn tekstojn

  Li estas libera de iluzio, volupto kaj malamo

  kaj havas perfektan saĝon kaj liberan koron.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al du monaĥoj, kiuj estis amikoj.

  En sravastio vivis du junaj viroj el nobla familio. Ili estis neforlaseblaj amikoj. Foje, ili iris al la Monaĥejo, aŭdis la predikadon de la Instruisto, rezignis la mondajn plezurojn, ekkredis je la Religio de la Budho kaj farĝis monaĥoj. Pasiginte kvin jarojn ĉe preceptistoj kaj instruistoj, ili iris al la Instruisto kaj demandis pri la devoj en sia religio. Aŭdinte la detalan prisiribon pri la Devoj de Meditado kaj de Lernado, unu el ili diris: "Sinjoro, ĉar mi monaĥiĝis en granda aĝo, mi ne povos plenumi la Devon de Lernado, sed mi povas plenumi la Devon de Meditado." Do li petis la Instruiston instrui al li la Devon de Meditado por fariĝi arahanto, kaj atingis arahanton kun supernaturaj povoj post siaj strebo kaj klopodo. Sed la alia diris, "Mi plenumos la Devon de Lernado." Atinginte gradon de la Tri Pitakoj, la vortoj de la Budho, li predikis la Darmon kaj recitis ĝin kien ajn li iris. Li iris de loko al loko recitante la Darmon al kvincent monaĥoj kaj fariĝis preceptisto de dek ok grandaj monaĥaj komunumoj.

  Lerninte de la Instruisto pri principo de Miditado, grupo da monaĥoj iris al la loĝejo de la pliaĝa monaĥo kaj atingis arhanton per fidoplena observo al liaj admonoj. Ili tuj esprimis sian dankon al la honorulo kaj diris: "Ni deziras vidi la Instruiston." La Honorulo diris: "Iru, fratoj. Salutu la Budhon en mia nomo kaj same salutu al la okdek ĉefaj honoruloj kaj miaj pliaĝuloj dirante, 'Nia instruisto salutas vin.'" Do tiuj monaĥoj iris al la Monaĥejo kaj salutis la Budhon kaj honorulojn, dirante: "Estimataj, nia instruisto salutas vin." Kiam ili salutis la pliaĝulon de sia instruisto, li demamdis: "Kiu li estas?" La monaĥoj respondis: "Li estas neniu alia ol via amiko, Honorulo."

  La juna monaĥo demandis: "Sed kion vi lernis de li? Ĉu vi lernis eĉ unu Nikajon de Diga Nikajo kaj aliaj Nikajoj? Ĉu vi lernis unu el la tri Pitakoj?" Li pensis en si: "Tiu ĉi monaĥo ne scias eĉ unu verson el kvar versaĵoj. Tuj post kiam li fariĝis monaĥo, li prenis rubaĵojn el rubujo, iris en arbaron kaj alvenigis multajn lernantojn. Mi starigos al li kelkajn demandojn kiam li revenos." Post iom da tempo la pliaĝa monaĥo venis viziti la Budhon. Lasinte siajn bovlon kaj robon ĉe sia amiko, li iris saluti la Budhon kaj ties okdek ĉefajn disĉiplojn. Poste, li revenis al la loĝejo de sia amiko. La juna monaĥo faris al li kutiman atentigon, provizis al li sidejon samgrandan kiel la sian kaj ekpensis sidiĝinte: "Mi faros demandon al li."

  Ĝuste tiam la Budho pensis: "Se tiu monaĥo ĉagrenus mian filon, li renaskiĝus en infero." Do pro sia kompatemo, li sin ŝajnigis promeni ĉirkaŭ la monaĥejo. Li atingis la lokon, kie sidis la du monaĥoj kaj sidiĝis sur la sidejon pretigita por la Budho. Kie ajn monaĥoj volis sidiĝi, ili unue pretigis la sidejon de la Budho laŭ kutimo, kaj poste sin sidigis.

  La Budho sidiĝis sur la sidejon jam pretigitan. Post tio, li faris demandon unuafoje al la monaĥo, kiu plenumis sian devon de lernado. Kiam la juna monaĥo donis ĝustan respondon, la Instruisto duafoje starigis al li demandon pri la Ok Atingoj kaj pri la Forma kaj Senforma mondoj. Li respondis ĉion ĝuste. Poste la Instruisto demandis al li pri la vojo de konvertiĝo. Li ne povis respondi ĝin. Do la Budho demadis la monaĥon, kiu estis arahanto, kaj la lasta tuj prezentis la ĝustan respondon.

  "Bone, bonege vi faris, monaĥo!" diris la Instruisto kun granda plezuro. La Instruisto demandis pri la restaj vojoj laŭvice. La monaĥo jam plenuminta la Devon de Lernado ne povis fari eĉ unu respondon, dum la monaĥo atinginta arahanton respondis ĉiujn demandojn. Je ĉiu respondo el la kvar demandoj la Budho aplaŭdis lian sukceson. Aŭdinte tion, hurais kaj aplaŭdis ĉiuj dioj de la tero ĝis bramana ĉielo, inkluzive de drakoj kaj Garudoj.

  Aŭdinte la aplaŭdadon, la lernantoj kaj kunloĝantoj de la plijuna monaĥo ofendiĝis pro la Budho kaj diris: "Kial la Budho tion faris? Li aplaŭdis je ĉiu el la kvar respondoj de la maljuna monaĥo, kiu nenion scias. Sed li tute ne laŭdis nian propran instruiston, kiu scias ĉiujn sanktajn vortojn per sia koro kaj estas la ĉefo de kvincent monaĥoj." La Instruisto demandis ilin: "Monaĥoj, pri kio vi babilas?" Post kiam ili respondis al li, li diris: "Via propra instruisto en mia religio similas al viro, kiu paŝtas bovojn dungite. Sed mia filo similas al la mastro, kiu laŭplaĉe ĝuas la kvin produktaĵojn de siaj bovoj."

  Iuj homoj eble scias abunde da budhaj vortoj kaj povas ripeti ilin, sed tute ignoris la instruojn en sia vivo. Sekve de tio ili atingas nenian religian sukceson. Li ne povas ĝui la frukton de ermita vivo. Tio precize similas al la vivmaniero de bovisto, kiu paŝtas bovojn de alia homo. La bovisto kondukas la bovojn por paŝti ilin matene, kaj kondukas ilin al la domo de la posedanto vespere. Li nur gajnis enspezon.

  Eble vera serĉanto de vero parolas nur iom el la budhaj vortoj, kaj ankaŭ ne povas reciti multe da religiaj tektoj, sed se li diligente praktikas la instruon de la Budho, vivas konforme al la instruoj de la Budho, kaj se li forigis sian pasion, malbonan volon kaj iluzion, li jam ekhavis tutan sperton kaj estas libera de alkroĉiĝo al mondaj aferoj. Li estas ĝuanto de liberiĝinta vivo.