1-13. La unuaj instruistoj de la Budho

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

13. La unuaj instruistoj de la Budho

  Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la instruistoj plej bonaj kaj famaj estis Alaro kalamo. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alaro kalamo diris ne plu kapablante instrui lin: "Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion kaj kune kun mi instruu miajn lernantojn."

  Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia klopodo ne finiĝis.

  Do Gotamo forlasis Alaron Kalamon kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udako, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udako ne povos instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakon kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.