1-12. La rakonto de Devadato

El Vikio BRE
Redakto de 05:12, 21 Dec. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  1-12. La rakonto de Devadato

  Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,

  En ambaŭ statoj suferas faranto de malbono.

  “Malbonon mi faris” li suferas pentplene,

  Kaj krome, li suferas naskiĝinte en mizera stato.

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al Devadato.

  Devadato iam restis kun la Budho en Kosambio. Restante tie, li sciis, ke la Budho ricevis ne nur multe da respekto kaj honoro, sed ankaŭ multe da oferaĵoj. Li ĵaluzis kontraŭ la Budho pri tio kaj deziris fariĝi estro de monaĥoj. Iutage, dum la Budho predikis en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, li iris al la Budho kaj sugestis, ke la Budho konfidu la monaĥan komunumon al li pro sia maljuneco. La Budho rifuzis lian proponon kaj refutis ln, ke li ne taŭgas plenumi la respondecon. Sekve la Budho petis la Samgon diskonigi la aserton pri Devadato.

  Devadato sentis grandan humiliĝon kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho. Li klopodis mortigi la Budhon trifoje, unue per dungo al pluraj arkpafistoj, due per faligo de granda roko de sur sur alta Giĝakuta Monto al la Budho, kaj trie, per kaŭzo al elefanto Nalgiri ataki la Budhon. La dungitaj pafistoj fariĝis la disĉiploj de la Budho anstataŭ mortigi lin, La granda ŝtono ruliĝinta de la montsupro nur iom vundis la dikan fingron de la Budho, kaj la elefanto Nalgiri mildiĝis kiam ĝi sin trudis al la Budho. Malsukcesinte en mortigoj al la Budho, Devadato klopodis per alia metodo. Li ellaboris disigon al la monaĥa komunumo deloginte iom da novaj monaĥoj kun si al Gajasiso, sed multaj el la forkodukitaj monaĥoj revenis al la Budho pro admono de la ĉefaj disĉiploj Sariputo kaj Mogalano.

  Devadato malsaniĝis, kaj lia malsano daŭris naŭ monatojn. Fine, kun granda deziro revidi la Budhon, li diris al siaj propraj disĉiploj: “Mi deziras vidi la Budhon. Ebligu al mi vidi lin.” La disĉiploj respondis: “Kiam vi ĝuis vian bonan farton, vi agis malame kontraŭ la Budho. Ni ne kondukos vin al li.” Devadato diris: “Ne pereigu min. Mi vere kovis malamon kontraŭ la Budho, sed la Budho eĉ ne havis malsamon tiel malgrandan kiel harpinton.” Vere, La Budho ne havis malbonan temperamenton al murdinto Devadato, prirabisto Angulimalo, Danapalo, Rahulo kaj ĉiuj aliaj. Fine Devadato ankoraŭ volis viziti la Budhon. Sed kiam Devadato sidiĝis el sia lito, liaj piedoj dronis en la teron. Tiel lin englutis la tero kaj ĵetis lin en plej suferigan inferon.

  Tiuj, kiuj faris malbonon kaj sin dediĉis al eraraj kondutoj, estas mense turementitaj en ambaŭ nuna kaj estontaj vivoj. Naskiĝinte en la stato de malbona stato post la morto, la farinto de malbono des pli forte sin turmentas per la penso “Mi jam faris malbonajn kondutojn.”

  Pri la estonta ekzisteco de Devadato oni starigis multajn demandojn. Tradicia komentario tiel asertis: Estas tradicio, ke la Budho ordinis Devadaton kiel monaĥon ĉar li vidis la aferon malpreksime. Li tion faris ĉar li sciis la sekvajn aferojn: “Se Devadato restos laikulo kaj ne akceptiĝos de monaha komunumo, eĉ se li estas en grava krimo, estas neeble por li deziri la estontan ekzistecon kun konfido. Sed se li farigis monaĥo, kiel ajn gravan krimon li faris, estas ebleco por li rigardi sian estontan ekzistecon kun konfido.” En la malproksima estonteco li fariĝos ermita budho (Paceka Budha) nomata Atisara laŭ la tradicio.