1-11. La reĝido forlasis sian hejmon

El Vikio BRE
Redakto de 17:57, 6 Feb. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

 11. La reĝido forlasis sian hejmon

  La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan vesperan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li trovis, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo donis al li nenian feliĉon. Li timis, ke Sidarto intencas forlasi la palacon por fariĝi monaĥo, do li faris sian eblon por distri la reĝidon el malĝojo kaj revenigi lin al la luksa palaca vivo.

  La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn; La knabinoj el la tuta lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzikistoj faris plej bonajn pupoludojn kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

  Vidinte tion, la kantistoj kaj dancistoj ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surprizite vidis tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj tutlande plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj ludantoj en la plej malbelaj, hontigaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun la buŝo malfermita, kaj iuj grincis la dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝitaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. "Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas," li pensis kaj turnis sian penson al la intenco forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanon, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantako.

  Kiam Ĉano pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem: "Se mi provus formovi ŝian manon por ke mi ĉirkaŭprenu ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekus ŝin, kaj ŝi malhelpus min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos vidi lin kaj lian patrinon denove."

  Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantako akompanate de sia fidela servisto Ĉano, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo de Kapilavasto, kiu estis dormanta tiel kviete en la lunlumo. Li forlasis kun intenco lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis rajdinte al bordo de rivero Anomo signifanta "famego". Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉano, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉano reiru kun Kantako.

  "Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro," diris Ĉano malĝoje, "Mi volas sekvi vin." Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam li petis trifoje.

  Finfine Ĉano ekiris, sed Kantako rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile: "Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantako. Ne plu atendu min." Sed Kantako pensis: "Mi ne plu vidos mian mastron denove." Larmoj fluadis el ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantako, kaj ĝi mortis pro malĝojo.