1-11. La reĝido forlasis sian hejmon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  11. La reĝido forlasis sian hejmon

  La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahula. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li elvidis, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo ne donis al li feliĉon. Li timis, ke Sidarto intencas forlasi la palacon por fariĝi monaĥo, do li faris sian eblon por distri la reĝidon de malĝojo kaj revenigi lin al la luksa palaca vivo.

  La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn; La knabinoj el la tuta lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj faris plej bonajn pupoludoj kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

  Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ili ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis, vidinte tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj tutlande plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj ludantoj en la plej malbelaj, hontigaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun sia buŝo malfermita, kaj iuj grincis siajn dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝitaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis, kaj li turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanan, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantaka.

  Kiam Ĉana pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano restanta sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem, “Se mi provus movi ŝian manon por ke mi ĉirkaŭprenu ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekus ŝin, kaj ŝi malhelpus min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.”

  Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantaka akompanate de sia fidela servisto Ĉana, kiu tenis ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo de Kapilavatu, kiu estis tiel kviete dormanta en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Rajdinte al bordo de rivero Anoma signifanta “famega”, li deĉevaliĝis. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉana, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉana reiru kun Kantaka.

  ”Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉana malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam li petis trifoje.

  Finfine Ĉana ekiris, sed Kantaka rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile. “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantaka. Ne plu atendu min.” Sed Kantaka pensis, “Mi ne plu vidos mian mastron denove.” Larmoj elfluadis de ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantaka, kaj ĝi mortis de malĝojo.