1-11. La reĝido forlasis sian hejmon

El Vikio BRE
Redakto de 22:15, 8 Maj. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  11. La reĝido forlasis sian hejmon

  La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por la reĝido celebri la naskiĝon de Rahula. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn en la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li povis elvidi, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo ne donis al li feliĉon. La reĝo timis, ke Sidarto intencis forlasi la palacon por bono, kaj li faris sian eblon por distri lin de malgajeco kaj revenigi lin al la abunda palaca vivo.

  La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn, la knabinoj en la lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn, la plej sensitivaj muzkistoj faris plej bonajn pupoludoj kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

  Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ili ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis vidinte tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej bonaj muzikistoj kaj inteligentaj ludantoj de la lando en plej malbelaj, hontintaj kaj abomenintaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj rongis kiel porkoj kun sia buŝo malfermita, kaj iuj muelis dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. La ŝanĝiĝo de ilia aspekto faris la reĝidon eĉ pli naŭzita kaj malĝoja. “Kiel subprema kaj sofokiga ĉio ĉi estas,” li pensis, kaj lia menso turiĝis al forlaso el la palaco. Li eliris kviete de la ĉambro, vekis Ĉanan, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantaka.

  Kiam Ĉana pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano restanta sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem, “Se mi provos movi ŝian manon por ke mi povos ĉirkaŭ preni ĝin lastafoje, mi timas, ke mi povos veki ŝin, kaj ŝi malhelpos min de foriro. Ne! Mi devas iri, sed kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por vidi lin kaj lian patrinon denove.

  Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo, kaj la reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantaka apatenate de lia fidela servanto Ĉana, kiu tenas ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj konis, respektis kaj amis lin. Li fiksis sian lanstan rigardon al la urbo de Kapilavatu, kiu estis tiel kviete dormanta en la lunlumo. Li forlasis por lerni komprenadon de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li rajdis al bordo de rivero Anoma signifanta “famega”, kaj deĉevaliĝis. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉana, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉana reiru kun Kantaka.

  Estas senutile vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉana malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam Ĉana petis trifoje.

  Finfine Ĉana ekiris, sed Kantaka rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile. “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantaka. Ne plu atendu min.” Sed Kantaka pensis, “Mi ne plu vidos mian mastron denove.” Larmoj fluis de la ĝiaj okuloj kiam ĝi sencĉse najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, rompiĝis la koro de Kantaka, kaj ĝi mortis de malĝojo.