1-10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo

El Vikio BRE
Redakto de 17:07, 7 Maj. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo

  Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon por la kvara fojo. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron surportantan robon oranĝkoloran. Li demandis Ĉanan: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝkolora robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉe? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?”

  “Tio estas monaĥo.” respondis Ĉana, “Loĝante en monahĥejo, li iras de domo al domo por peti manĝaĵon kaj de loko al loko por instrui homojn kiel esti trankvilaj kaj bonaj.” La reĝido sentis sin tre feliĉa nun. Li pensis, “Mi devas fariĝi tia,” kiam li iris tra la parko.

  Li piediris ĝis laciĝo, do li sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis sub la arbo kun malvarmeta ombro, oni raportis al li, ke lia edzino naskis belan virbebon. Aŭdinte la informon, li diris, “ Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por mia forlaso.” Do li nomis sian filon Rahula.

  Kiam li revenis al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. Vidinte la reĝidon alvenanta, ŝi tiel absorbiĝis de lia beleco, ke ŝi diris laŭte: “Kiel feliĉaj devas esti la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!”

  Trapasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si, “La patrino, patro kaj edzino trovas feliĉon en bela figuro. Kiel mi eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?” Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. “Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por akiri iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi devas danki ŝin per la instrupago al instruistino.” Preninte valoran perlan kolringon de sia kolo, Sidarto ĝin benis kaj donacis kiel pagon al Kisagotami kun dankoj.