1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

El Vikio BRE
Redakto de 04:51, 13 Jul. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

 1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al Kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie nun estas Nepalo. La ĉefurbo de Ŝakja Regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.

  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijaso. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas “vizio”. Sed la plej mirindaj kvalitoj estis ŝiaj virto kaj talento, do ŝi estis naturdotita kun plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano konformis al sia aminda edzino. Li nomiĝis “La reĝo de la leĝo”, ĉar li regis en la regno laŭ la leĝo. Neniu el la Ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la dommastroj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.

  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi trovis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Anota Lago en Himalajo. Post banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis elefanto portanta blankan lotusfloron per sia trumpo. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj iris en ŝian uteron tra la dekstra flanko de ŝia korpo. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, sciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoreco en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo frumatene en la sekva tago. La reĝo konfuziĝis, kaj tuj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la saĝuloj, “vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo.” La reĝo kaj reĝino ekzaltiĝis aŭdinte tion.

  Ili tiel plezuriĝis, ke ili invitis multajn nobelojn en la lando al la palaco por festeno kaj por informi ilin pri la bona novaĵo. Eĉ bezonantoj ne estis forgesitaj. Oni donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno avide atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivon por si mem kaj la naskiĝonta bebo.