1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  La sonĝo de Reĝino Maha Maja

  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodana. Li edziĝis al Kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija tribo en la Norda Hindio, kie nun estas Nepalo. La ĉefurbo de Regno Sakja nomiĝis Kapilavatu kaj situis la montpiedo de Himalajo.

  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anjana de Kolijanoj. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja kiu signifas “vizion”. Sed la plej mirindaj kvalitoj estas ŝiaj virto kaj talento, do ŝi estas naturdotita kun plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodana konvenis al sia aminda edzino. Li nomiĝis “La reĝo de la leĝo”, ĉar li regis en la regno laŭ la leĝo. Neniu el la Sakjanoj estas pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj, korteganoj, sed ankaŭ la familiestroj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.

  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi trovis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Anota lago en Himalajo. Post banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis elefanto portanta blankan lotusfloron per sia trunko. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj iris en ŝian uteron tra la dekstra flanko de ŝia korpo. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, sciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de grandeco en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo frumatene en la sekva tago. La reĝo konfuziĝis, kaj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.

  “Via Reĝa Moŝto,” diris la saĝuloj, “vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura, kaj la infano fariĝos grandulo.” La reĝo kaj reĝino ekĝojegis aŭdinte tion.

  Ili tiel plezuriĝis, ke ili invitis multajn nobelojn en la lando al la palaco por festeno kaj por informi ilin pri la bona novaĵo. Eĉ bezonantoj ne estis forgesitaj. Oni donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno avide atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Majo ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivon por si mem kaj la naskiĝonta bebo.