Ĉio fareblas

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Ĉio Fareblas

Iam, tie, tie for, vivis bela, belega feino. Ŝi nomiĝis Artemiz kaj loĝis en ĉarma dometo ĉirkaŭata de ĉarma ĝardeneto plena je floroj.

Ĉiuj amis ŝin, ĉu ili konis ŝin aŭ ne.

Ĉiuj amis ŝin, ĉar ŝi sciis kiel dissemi feliĉon ĉirkaŭ si.

Kiel do vi sukcesas tiel afable konduti?——oni ofte demandis ŝin.

——Estas facile. Sufiĉas rideto kaj ĉio fariĝas simpla, ——ŝi respondis flegante siajn florojn.

La plejmulto de la najbaroj ne sciis ke ŝi estas feino. Ŝi aspektis kiel ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj.

Nur kelkaj personoj, pli observemaj ol aliaj, divenis.

Tute proksime al la domo de Artemiz vivis Zoe.

Zoe loĝis kun siaj gepatroj, frekventis la lernejon kaj havis multajn amikojn.

Sed Zoe trovis la plenkreskulojn iom komplikaj.

——Nu panjo, ——ŝi ofte diris, ——mi opinias ke se mi tre forte deziros ion, tio okazos.

——Tute ne! Nenio tiel okazas. Necesas atendi, ——respondis ŝia patrino.

——Zoe, vi diras stultaĵojn, ——ekkriis ŝia patro.

——Kaj se mi deziregos ke amiko vizitu min morgaŭ, eble li venos.

——Unue, demandu al liaj gepatroj, ——diris ŝia patrino kisante ŝin.

——Ne ĉio okazas subite, kvazaŭ magie, ——diris ŝia patro skeptike.

Kaj Zoe reiris malĝoje al sia dormo-ĉarmbro, suspirante.

——Mi bone scias, ke ĉio eblas, sed mi ne scias kiel fari.

Zoe estis unu el la malmultaj personoj kiuj divenis la sekreton de Artemiz.

Zoe sciis ke ŝia najbarino estas feino. EKde kiam ŝi unuafoje vidis ŝin, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis, Zoe ĉion komprenis.

Iun tagon, Zoe vizitis Artemizon kiu estis en sia ĝardeno.

——Nu, Artemiz, ĉu ankaŭ mi povas feiniĝi? ——ŝi demandis timeme.

——Kompreneble jes, mia kara, ——respondis Artemiz ridetante.

——Estas facile. Ĉiuj kapablas tion fari sed neniu konscias tion, krom kelkaj!

——Kaj kio pri la knaboj?

——Ili fariĝas feoj evidente.

——Ĉu vere? Ĉu vi certas ke mi povas same feiniĝi kiel vi? Kaj havi magian bastoneton kaj , kaj …?

——Nature! Sed vidu, oni bezonas nek bastoneton, nek sorĉolibron por fariĝi feino. Kion vi deziras? Komencu per io simpla.

——Morgaŭ, mi restos sola. Mi ŝatus ke amikino aŭ amiko vizitu min.

——Tre bone, ——diris la feino. ——Estas simple. Malstreĉiĝu kaj fermu la okulojn.

Zoe malrapide fermis siajn okulojn. Sed ŝia koro batis rapide, iom tro rapide.

——Mi timas ke tio ne funkcios, ——ŝi flustris.

——Tute ne, ——aldonis Artemiz. ——Timo neniel helpas, ĝi estas neutila.

——Kiel fari do?

——Imagu ĝin, kisu ĝin, karesu ĝin, kaj diru “Stulta timo, mi ne bezonas vin!”

Zoe fermis la okulojn kaj flustris plurfoje.

“Stulta timo, mi ne bezonas vin”, kaj samtempe, ŝi kisis kaj karesis sian timon kiu malkreskis, malkreskis ĝis malapero.

——Nun, ——flustris la feino, ——spiru trankvile, ridetu milde, fidu kaj petu ke amikino vizitu vin morgaŭ. Prononcu la magian formulon: “Deziretoj, magiaj deziretoj, ĉio eblas, mi scias tion”, sendante multajn kisetojn kaj dolĉaĵojn.

Poste, ne plu pensu pri tio.

Zoe obeis la feinon kaj flustris:

“Deziretoj, magiaj deziretoj, ĉio eblas, mi scias tion”.

Sekve ŝi malfermis la okulojn kaj rigardis ĉirkaŭ si.

——Ĉu nur tio? ——ŝi demandis elrevigite.

——Ne, vi povos rekomenci en la tago, en la vespero antaŭ ol endormiĝi, kaj morgaŭ matene kiam vi vekiĝos. Cetere, vi preparu manĝeton.

——Sed se neniu venos, ——Zoe diris, ——kiu manĝos la kukon?

——Ĉu vi ne plu fidas? ——tiam demandis Artemiz. ——Vi devas fidi.

——Ha! Prave! Mi devas memfidi.

——Tutsimple, vi devas fidi, ——klarigis Artemiz.

——Estas same! ——respondis Zoe kvazaŭ evidenton.

——Ne tute. Memfido vere gravas sed, se vi simple fidas, via timo malaperos kaj iu manĝos vian kukon kun vi.

——Do bone, ——Zoe diris ekstarante. ——Mi bakos la kukon por morgaŭ.

Ĵus dirite, tuj farite.

Zoe revenis hejmen, preparis bongustan kukon por la venonta tago, kaj post dikega kiso al la gepatroj, enlitiĝis.

Enŝoviĝinte sub la dolĉan plumonon, ŝi premis sian karan pupeton inter siaj brakoj, kaj en la nokta silento, ĵus antaŭ ol endormiĝi, ŝi fermis la okulojn kaj flustris la magiajn vortojn, kiujn Artemiz instruis al ŝi.

“Deziretoj, magiaj deziretoj, ĉio eblas, mi tion scias”. Ŝi jam imagis sin ludanta kun siaj amikoj en la ĝardeno. Kaj ŝi endormiĝis trankvile.

La venontan matenon, post la matenmanĝo, Zoe lavis sin, vestis sin, sidis sur iu ŝtupo antaŭ la domo kaj atendis.

Ŝi atendis , atendis, longtempe atendis. Ŝi manĝis kaj denove atendis. Vane!

Neniu amikino, neniu amiko aperis. Post tiu longa atendado, ŝi suspiris, ŝultrumis, metis sian kukon en korbon, kaj alpaŝis la domon de Artemiz.

——Mi ne sukcesis, ——ŝi diris alveninte ĉe la feinon, ——mi neniam estos feino.

——Kompreneble jes, ——ŝi eksklamis. ——Kion vi faris ĉi-matene?

——Mi sidis kaj atendis ke amiko aŭ amikino alvenos, ——Zoe klarigis.

Ho! Ve! ——diris la feino konsternite. ——Vi ne atendu, vi neniam atendu. Post via peto, vi ne plu pensu pri ĝi.

——Kial? ——demandis Zoe mirigite.

——Ju pli vi atendas, des pli via fido malfortiĝas , ŝrumpas, malaperas. Kaj sen fido, nenio okazas. Vi devas fidi, sendi multajn kisetojn kaj karesojn al la suno, al la steloj kaj al la luno. Tio gravas.

——Bone, mi rekomencos, ——diris Zoe kuraĝigite.

Kaj Zoe rekomencis.

Ŝi fermis la okulojn, sendis multajn kisetojn al timo-pecetoj kiuj ŝvebis ie-tie, spiris trankvile, ridetis milde, fidis, petis ke iu amikino aŭ amiko vizitu ŝin la venontan tagon.

“Deziretoj, magiaj deziretoj, ĉio eblas, mi tion scias”, ŝi flustris.

Ŝi ekstaris, kisis Artemizon kaj reiris hejmen por prepari la manĝeton de la venonta tago.

Vespere, ĵus antaŭ ol endormiĝi, Zoe rediris la formulon plian fojon.

La morgaŭon, ŝi ĝardenis trankvile la tutan matenon, kaj eĉ ne konsciis ke jam estas posttagmezo.

Tiam alvenis Marteno, la plej bona amiko de Zoe.

——Marteno, ——kriis Zoe vidante lin. ——Mi estis certa ke vi venos! Mi eĉ preparis manĝeton!

——Kiel vi sciis ke mi venos? ——demandis Marteno mirigite.

——Ho! Nur ĉar mi estas feino! ——respondis Zoe indiferente.

Kaj Marteno pensante ke ŝi ŝercis, ridegis.

La du infanoj ludis la tutan posttagmezon. Poste, ili manĝis la frandindan kukon de Zoe kaj ludis denove. Kiam Marteno foriris, Zoe kuris al Artemiz.

Survoje, ŝi kantis por danki la sunon, la lunon kaj la stelojn:

“Deziretoj, magiaj deziretoj, ĉio eblas, mi tion scias”.

Ĉar Zoe sciis ke danko gravas.

——Mi estas feino! Mi estas feino! ——ŝi ekkriis kiam ŝi alvenis al la hejmo de sia amikino.

——Preskaŭ, ——diris Artemiz ridetante. ——Vi bezonos monatojn, eĉ jarojn antaŭ ol sukcesi multfoje. Sed, ne senkuraĝiĝu. Daŭrigu, eĉ se kelkaj mokos vin aŭ rebatos:

“Vi sukcesis! Sed hazarde.”Kaj kiam vi konscios ke vi sufiĉe bone elturniĝas, tiam vi kapablos helpi la aliajn.

——Mi promesas al vi, ke mi ne senkuraĝiĝos, ——aldonis Zoe. ——Mi scias ke ĉio eblas kaj nun mi scias kiel fari.

Tiam ŝi imagis ke ĉio ŝanĝiĝos en ŝia vivo, ke ĉio fareblos, kaj ŝi suspiris pro feliĉo.

Poste, ŝi aldonis tre fiere:

——Fakte jes, preskaŭ feino mi estas.