1. La honora fraŭlino kaj la pli honora monaĥo
1. La honora fraŭlino kaj la pli honora monaĥo
Ege okupiĝis la tuta monaĥejo Chong'en sur la monto Qingshan. Ĉiuj monaĥoj preparis la incensoferon de la granda patronino, kiu estis la filino de la nuntempa ĉefministro Wang.
Ĉie en la tuta monaĥejo estis zorgeme purigite kaj ordigite. Nur Yulin, la juna incens-lampisto de la Halo de la Budho, hodiaŭ sintenis langvore kvankam li kutime estis tre diligenta.
La grandaj kandeloj kutime brilis en la centro de la Halo de la Budho, sed Yulin estingis ilin hodiaŭ matene oni ne sciis kial. La ĉiam brulanta sandal-ligno eliganta striojn da fumo en la incensejo ne plu brulis, kaj la kultkusenoj kuŝis senorde kun polvo restinta de la antaŭa tago.
La deĵora inspektoro venis plurfoje. Li milde konsiladis Yulin ordigi la budhan halon vizitatan de ĉiu el la pilgrimantoj kaj vizitantoj, tamen Yulin nur jesis lante anstataŭ ekagi. Ĉiuj sciis, ke Yulin estas la dua kaj la plej plaĉa disĉiplo de la abato Tianyin. Pro la respekto al la abato, la inspektoro indulgis lin pri lia konduto.
Ĉiuj sciis bone, ke Yulin kondutas dece kaj estas afabla al ĉiuj aliaj sed ne kliniĝema antaŭ la potenculoj. Li malestimis nur tiujn, kiuj troe bonvenigis la famulojn kiam ili vizitis la monaĥejon. Li ja sciis la alvenon de la ĉefministra filino. Dum la aliaj monaĥoj ege okupiĝis en la purigado por la bonvenigo, lia apatieco estis tre okulfrapa.
Tamen, Yulin ne estis tre obstina. Post ripetaj konsiloj de la inspektoro, li fine konsentis plenumi sian taskon laŭ sia devo malgraŭ kiu ajn venos aŭ iros, ĉar purigi kaj bonordigi la budhan halon estis lia respondeco.
Apenaŭ li ekprenis la balailon por purigi la plankon, antaŭ li subite sonis arĝente sonora voĉo:
"Nia honora fraŭlino alvenos hodiaŭ por la incensoferado, kaj kial vi ankoraŭ ne rapide purigas la halon?" Jen pli frue alvenis Cuihong, servoknabino de la fraŭlino de la ĉefministra rezidejo.
Ĵetinte rigardon al ŝi, Yulin tute ignoris ŝin kaj malrapide daŭrigis la balaadon kun klinita kapo.
"Rapidigu vian balaadon! Baldaŭ alvenos nia honora fraŭlino por oferi incenson!" La servoknabino maltrankviliĝis pro lia malhastemo.
"Kio estas via honora fraŭlino? Ĉu vi ne scias, ke mi estas pli honora monaĥo?"
La senĝenaj vortoj de Yulin ege kolerigis la servoknabinon. Li neniam atendis, ke liaj vortoj alportos neordinarajn travivaĵojn en lia homa vivo.
"Monaĥo, kiel grandan kuraĝon vi havas, ke vi eĉ aŭdacas insulti nian fraŭlinon de la ĉefministra rezidejo? Se mi raportos tion al ŝi, vi konscios, kiom da kapoj vi havas por perdi!"
"Hm!" Yulin refutis malestime: "Per via potenco vi povas timigi la aliajn, sed ne min. Kio estas via honora fraŭlino de la ĉefministra rezidejo? Ŝi estas nenio alia ol knabino kia vi, aroganta depende de sia patro same kiel vi minacas homojn depende de ŝia aŭtoritato."
"Ĉu vi ne plu volas teni vian vivon, Monaĥo?" Cuihong rondigis siajn okulojn pro kolero kaj pretervole faris alian minacon al Yulin bombaste.
"Kio okazos al mia vivo? Kiu povas puni min senkulpan? Se vi volas adori la Budhon, rekte venu al la monaĥejo. Kial vi anticipe informu pri tio? La purigado estas la propra tasko de monaĥoj, tute ne necesas via ordono!"
"Sed hodiaŭ venos nia honora fraŭlino, do mi rajtas ordoni vin!"
"Sed mi, kiu balaas nun, estas la pli honora monaĥo, do mi postulas, ke vi reprenu vian ordonon!" Yulin malhasteme daŭrigis la balaadon. Cuihong tro furioziĝis por respondi, ŝi do haste reiris al la urbo por raporti tion al la fraŭlino.
Ŝi kuris anhelante sur la vojo. Ju pli ŝi pensis pri la okazaĵo, des pli ŝi koleriĝis. Ŝi pensis: “Ekde mia servo ĉe la fraŭlino en la ĉefministra rezidejo, ŝi prenis min kiel sian fidelulinon. Neniu kuraĝas nerespekti kaj malobei min. Kial tiu monaĥo perdis sian respekton eĉ al la ĉefministra fraŭlino? Se mi ne diros tion al la fraŭlino, tiuj monaĥoj estos despli aŭdacaj por molesti ĉiujn en la ĉefministra rezidejo kaj despli ne regeblaj.” Tiel ŝi pensadis dum la tuta vojo ĝis ŝi atingis la ĉefministran rezidejon post longa tempo. Tiam la fraŭlino okupiĝis sin pretigi por oferi incenson.
Kiam la fraŭlino estis tute preta kaj iris sur la vojo, la servoknabino diris al ŝi: “La monaĥoj en la monaĥejo sur Monto Qingshan estas tro malĝentilaj.”
"Kial vi tion asertas? Mi ne permesas vian klaĉon pri la majstroj." La fraŭlino sintenis grandanime kiel bone edukito.
“Iu monaĥo prizorganta la incenson kaj lampojn en la budha halo diris, ke vi dependas de la potenco de la ĉefministro...”
“Lasu lin tiel diri. Kial vi vin ĝenas pri tio?”
“Mi diris, ke nia fraŭlino baldaŭ venos por oferi incenson, sed li diris...” La servoknabino paŭzis, “mi ne kuraĝas diri al vi, Fraŭlino.”
“Kion li diris?” ekmiris la fraŭlino pretervole.
“Mi ne kuraĝas diri al vi, ” la servoknabino paŭtis dorlotite.
“Diru, mi pardonos vin pro tio.”
"Li diris, ke li estas ‘pli honora monaĥo’, kaj ke eĉ dek honoraj fraŭlinoj ne povas egali lin!"
"Ĉu vere? Ĉu la monaĥo vere estas tiel aroganta?" Aŭdinte tion, la fraŭlino sentis iom da suspekto. "Montru al mi tiun arogantan monaĥon kiam ni estos la monaĥejo, Cuihong."
Cuihong opiniis, ke la fraŭlino certe povos ŝin venĝi kontraŭ la monaĥo, do ŝi tenis sian buŝon kaj ridetante sekvis la palankenon de la fraŭlino.
Post la incensoferado de Fraŭlino Wang kaj la servoknabino en la budha halo de la monaĥejo, la gastiganta monaĥo deziris inviti ilin al teĉambro.
"Ne," respondis la fraŭlino, "la budha halo estas majesta kaj kvieta, kaj ni preferas resti ĉi tie dum iom da tempo."
Ĉiufoje kiam la fraŭlino finis la adorkliniĝon al la budhoj, ŝi kutime faris viziton al diversaj lokoj aŭ restis en la gastejo por teo. Tamen kial ŝi volis resti en la budha halo? Neniu krom Cuihong rimarkis tion kaj sciis la kialon.
La fraŭlino pensis en la koro: “Mi rigardos, kia estas la fanfaronema monaĥo laŭ la diro de Cuihong kaj kiel li kuraĝas diri, ke li estas pli honora monaĥo. Se li estas maldeca monaĥo, mi raportos al la abato por puni lin.”
Cuihong ankaŭ planis en si mem: “Ĉiuj la ĉefministra moŝto, sinjorino kaj fraŭlino estas kredantoj de budhismo. Ili ofte venas al la monaĥejo por oferi incenson. Ĉiufoje nur mi sendas la informon. Se la monaĥoj en la monaĥejo malestimas min, kiel la ĉefministra familio povas teni sian honoron? Hodiaŭ la puno al la fanfaronema monaĥo fare de la fraŭlino povas montri al la aliaj, kiu kuraĝos daŭre malobei nin kiam ni venos al la monaĥejo!”
La tempo pasis minuton post minuto.
La fraŭlino jam malpacienciĝis de la atendo, tamen ankoraŭ vidiĝis neniom da ombro de Yulin.
La fraŭlino tiretis Cuihong flanken. “Kial ni ankoraŭ ne vidis la monaĥon, pri kiu vi diris?”
"Mi ne scias, kial ni ne povas vidi la aĉulon!"
“Kion la monaĥo faras?”
“Li prizorgas la incenson kaj lampojn en la Halo de la Budho.”
“Kiel vi povas scii tion?”
“Mi vidis lin balaanta en la budha halo.”
Aŭdinte tion, la fraŭlino ekhavis ideon en la koro post momento kaj diris al la gastigisto: “Majstro, ni devas foriri.”
“Baldaŭ estos la tempo por manĝo. Bonvolu preni iom da vegetara manĝo en la monaĥejo.”
“Ne. Mia patrino atentigis, ke ni reiru hejmen frue.” Dirante, Fraŭlino Wang elprenis la kandelojn kaj incensbastonetojn, “Bonvolu venigi la incens-lampiston de la budha halo. Mi ankaŭ havas iom da kandeloj kaj incensbastonetoj, kaj volas peti lin oferi al la budhoj en nia nomo, ĉar mi ne povas ofte veni al la monaĥejo.”
“Bone, bone!” konsentis la gastigisto.
La fraŭlino elprenis la incensbastonetojn kaj kandelojn, kaj metis ilin vice sur la tablon helpe de Cuihong.
La gastigisto vokis: "Yulin! Yulin!"
La voĉo de la gastigisto rompis la kvietecon en la budha halo, tamen neniu respondis krom la resono en la koro de la fraŭlino, kiu nun eksciis la nomon de Yulin.
“Yulin, Yulin!” La gastigisto plilaŭtigis sian voĉon.
Yulin fine eliris kun mallevita kapo kaj serioza mieno el malgranda ĉambro sub la tamburego en la angulo de la halo. Vidinte lin, la gastigisto diris laŭte, "Rapidu! La fraŭlino havas ion por diri al vi!"
Vidinte Yulin, Cuihong frustris ĉe orelo de la fraŭlino:
"Jen li! Jen tiu monaĥo!"
Fraŭlino Wang levis sian rigardon al li kaj eksentis surprizon! Certe, kvankam la mieno de Yulin montris lian severan teniĝon, tio tute ne povis kaŝi lian belan kaj regule strukturan vizaĝon. Lia alabastra haŭto estis tiel blanka kaj glata kiel jado. Tamen, Fraŭlino Wang sukcesis subpremi sian emociiĝon kiel bona edukito el distinga familio. Ŝi salutis al Yulin kun kunmetitaj manoj kaj pene sin ŝajnigis indiferenta.
"Majstro, kiom da kandeloj necesas ĉiutage en la budha halo?" demandis Fraŭlino Wang ekrigardante Yulin honteme.
"Tri ĝinoj*," respondis Yulin mallaŭte kaj simple.
"Kaj la incensbastonetoj?"
“Mi ne kalkulis. Ni kutime ekbruligis la novajn post forbrulo de la malnovaj.”
"Kiom da monaĥoj loĝas en la monaĥejo entute?"
"Mi ne scias pri tio. Demandu la gastigantan majstron," diris Yulin, montrante la apude sidantan gastigiston.
"Kvarcent dudek ok! Kvarcent dudek ok!" la gastigisto respondis kvazaŭ parkere.
"Ĉu la statuo en la mezo reprezentas la Budhon Ŝakjamunio, je kiu ni kredas?"
Fraŭlino Wang daŭrigis la demandadon rekte al Yulin.
"Gastiganta Majstro!" Yulin denove deziris la respondadon de la gastigisto.
"Jes! Jes! Jen estas la Budho Ŝakjamunio!" diris la gastigisto, dum li montris la statuon per fingro.
Fraŭlino Wang perdis intereson daŭrigi la demandojn. Ŝi transdonis la incensbastonetojn kaj kandelojn al Yulin, leviĝis por foriri. Kiam Cuihong vidis la fraŭlinon preta foriri, ŝi rigardis ŝin kun malkontente mienantaj okuloj kaj kolere paŭtanta buŝo. Fraŭlino Wang nur ridetis, ŝajnigante, ke ŝi tute ne rimarkis tion. La gastigisto kompleze retenis ŝin, sed vidinte, ke ŝi insistis pri foriro, li akompanis ŝin ĝis ekster la pordego de la monaĥejo.
Sidante en la palankeno kun la akompano de Cuihong, la servoknabino, Fraŭlino Wang silentis dum la tuta vojo. Ŝian koron plenigis la bildo de unu homo. En la sama tempo Cuihong sentis ofendiĝon, ĉar la fraŭlino ne por venĝi ŝin riproĉis monaĥon Yulin, kiu prizorgis la budhan halon en Monaĥejo Chong'en sur Monto Qingshan.
Post la hejmreveno kaj raporto al la patrino, la Fraŭlino langvore kuŝiĝis sur la liton.
"Fraŭlino, vi laciĝis!" dirinte, Cuihong alportis tason da teo al ŝi.
"Mi sentas min ege laca."
"Do ripozu bone, mia fraŭlino!"
La Fraŭlino fermis la okulojn sen respondo.
"Kiel abomeninde! Ekzistas ankoraŭ pli honora monaĥo en la mondo, kiu paligis la brilon de nia fraŭlino!" murmuris Cuihong kvazaŭ al si mem, aŭ intence por inciti la fraŭlinon.
"Kial li ne povus esti tiel nomata?" la fraŭlino subite turniĝis kaj sidiĝis.
La bela vizaĝo de Yulin kaj lia paca, nobla teniĝo profunde impresis la fraŭlinon en la koro.
"Certe ne! Nia fraŭlino estas nur honora, do kiel la monaĥo povus esti pli honora?” Cuihong, kiel servoknabino, nur pensis pri sia fraŭlino krom Ĉefministro kaj sinjorino Wang.
"Vi pravas. Ordinara monaĥo eble ne meritus tian titolon, sed juĝante la incens-lampiston, kiun ni ĵus vidis, mi opinias, ke li povus esti ne nur 'pli honora monaĥo', sed eĉ 'despli honora monaĥo'!"
"Tiu monaĥo ja aspektas bele, sed tamen li havas malbonan humoron kaj grandan arogantecon."
Nuntempe Cuihong iom komprenis la senton de sia fraŭlino, tamen ŝi ne tute konsciis pri la malĝentileco de sia antaŭa konduto.
"Ho vi kaprica knabino! Kiel monaĥoj devus humiliĝi antaŭ vi?"
"Bone, bone, mia kara fraŭlino, mi firme tenos mian buŝon kaj ne plu kuraĝas paroli." Kiel lerta servoknabino, Cuihong sciis kiel adaptiĝi al la voloj de sia mastrino. Perceptinte la menson de la fraŭlino, ŝi adaptis sian tonon, "Jes, tiu monaĥo ja distingiĝas. Li certe estas tre klera. Rigardu lian belan vizaĝon, lian mildan konduton… Lasu lin esti via 'pli honora monaĥo'!"
Sin turninte, la fraŭlino ekridetis kaj kaŝis sian vizaĝon en la liton.
Fraŭlino Wang ne estis la moderna fraŭlino. Ŝi tute ne komprenis la socian kontakan manieron antaŭ la enamiĝo en la moderna tempo. Kiel nobela filino de la malnova socio, la esprimo "amo je unua vido" plej bone priskribis ŝian staton post la renkonto al Yulin.
Ekde tiu tago, Fraŭlino Wang manĝis pli kaj pli malmulte, dormis pli kaj pli malmulte, kaj ŝia korpo ankaŭ fariĝis pli kaj pli maldika. Evidente ŝi malsaniĝis je amo.
Fraŭlino Wang ofte havis saman sonĝon ne tre klaran. En la sonĝo ŝi ŝajne rememoris la okazaĵon inter si mem kaj Yulin en la antaŭa vivo antaŭ dudek jaroj.