1-4 La rakonto de Kalijakini
1-4. La rakonto de Kalijakini
Tiuj kun malamo,
Neniam liberiĝas per malamo.
Ili liberiĝas per amo.
Jen estas eterna vero.
Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho diris tiun versaĵon rilate al iu sterila virino kaj alia, kiu povis naski infanon.
Iam vivis dommastro. Lia edzino estis sterila kaj ne povis naski infanon. Timante, ke ŝiaj edzo kaj bopatrino kondutos malbone al ŝi, ŝi aranĝis, ke la edzo prenis kromedzinon. Dufoje, apenaŭ la kromedzino gravediĝis, la sterila virino donis al ŝi manĝaĵon miksitan kun drogoj kaj abortigis la infanon. La kromedzino tenis la sekreton pri la tria gravediĝo kontraŭ la sterila edzino. Sed kiam la sterila edzino informiĝis pri tio, ŝi refoje kaŭzis abortigon. Malfeliĉe la kromedzino mortis en la nasko. Antaŭ sia morto, la malfeliĉa virino estis plena de kolero, kaj ĵuris venĝi sin kontraŭ la sterila virino kaj ties idaron. Jen komenciĝis ilia malpaco.
Dum iliaj postaj ekzistoj, ambaŭ ili renaskiĝis kiel kokino kaj katino, kuniklino kaj leopardo, kaj fine kiel filino de nobelo en Sravastio kaj demonino. Iutage Demonino Kalijakini persekutis la nobelan filinon kaj ŝian infanon. Kiam la virino aŭdis, ke la Budho donas religian predikon en Ĝetavana monaĥejo, ŝi kuris al li kaj metis sian filon ĉe liajn piedojn por peti protekton. La malica demonino estis barita ekster la monaĥejo. Post kiam oni lasis ŝin eniri, la Budho admonis ambaŭ la virinon kaj demoninon. La Budho diris al ili pri iliaj estintaj okazaĵoj kiel rivalaj edzinoj kaj kiel ili tenis malamon unu kontraŭ la alian. Ili komprenis, ke malamo kaŭzas pli da malamo, kaj povas ĉesi nur per amikeco, komprenemo kaj bona deziro. Ambaŭ komprenis sian eraron kaj interpaciĝis laŭ la admono de la Budho.
La Budho proponis, ke la virino transdonu sian filon al la demonino. Timante pri la sekureco de sia filo, ŝi hezitis, sed pro sia plena konfido al la Budho ŝi donis sian filon al la demonino.
La infanon varme akceptis la demonino, kiu redonis lin al lia patrino post kisado kaj karesado al li. Rezulte de tio, ili ne plu malamis inter si.
Tiuj, kiuj klopodas konkeri malamon per malamo, similas al militistoj kun armiloj klopodas venki aliajn armitajn. Tio kreskigas malamon anstataŭ fini ĝin. La antikva saĝo provizas malsaman strategion eternan por venki malamon. Tiu eterna saĝo estas renkonti malamon per amo. La metodo klopodi venki malamon per malamo neniam sukcesas. Sed la metodo venki malamon per amo estas ĉiam efika. Jen kial la metodo estas priskribita kiel eterna saĝo.
La principo montrita en tiu ĉi versaĵo estas klara. kvereladoj neniam povas finiĝi per kverelado. Milito neniam finiĝas per postaj militoj. Malamo neniam finiĝas per verŝi malamon pro malamo. Tiuj malbonaĵoj finiĝas nur per rezignado de kolero, malamo, kverelado kaj militoj. Malamo ĉesas nur per amikeco, indulgo kaj forgeso.