2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis problemojn en la familio ĉiutage.
Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.
Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”
La Budho vokis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specaj edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”
“Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.
“Suĝata, estas malbonaj kaj nedezirindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”
“Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”
“Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, mankas je kompatemo kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”
“Suĝata, estas la bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi zorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”
“Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas al sia edzo, kiel plijuna fratino al sia pliaĝa frato. Ŝi estas mondesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”
“Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo, kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo,.”
“Estas edzo simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron kvankam ŝia edzo uzas krudajn vortojn. Ŝi estas obeema al la deziroj de sia edzo.”
La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”
Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Sunĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi kredigos al vi, la Honorulo, ke mi estos tia, kia la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos bona kaj komprenema edzino.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpanto de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.