Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhistajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.

El Vikio BRE
Redakto de 10:12, 19 Okt. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.

  Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas konsidereble ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filosofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme rezonitaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili allogas pli inteligente ol emocie. Kiam ni ĉesas kompari la budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos ke ili havas sian propran belecon, kiu estas la beleco de almozdonemo, kompatemo kaj saĝo.