Demando: Do ĉu Budhismo estas nur filozofio?
El Vikio BRE
Redakto de 08:54, 17 Sep. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?
Respondo: La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte klarigas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas strebe disvolvi nian intelekton ĝispleneco por klare kompreni ĉion. Ĝi ankaŭ instruas, ke ni disvolvu niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio, sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.