99, 101. Atingi Nenion

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  99, 101. Atingi “Nenion”

  [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn al ĉiutaga mondo kaj fariĝis ermito. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj ermitoj fariĝis liaj sekvantoj.

  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 sekvantojn.

  En pluvsezono lia ĉefa disĉiplo kondukis 250 el liaj sekvantoj en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Hazarde okazis, ke tiam estis tempo por vivfino de la iluminiĝinto. La 250 sekvantoj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, eksciis tion kaj demandis lin: "Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo post via vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado?"

  Estis malfacile por li paroli je la morta momento. La lasta vorto de la Iluminiĝinto estis: "Nenio." Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  Dezirante aŭdi iom pri lia mirinda magia povo, la 250 sekvantoj tute malesperiĝis. Ili diris inter si: "Post la vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis 'nenion'." Ili opiniis lin malsukcesa, do ili bruligis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honorigo kaj eĉ respekto.

  Post kiam la ĉefa disĉiplo revenis, li demandis: "Kie estas nia majstro?" "Li mortis," ili diris al li. "Ĉu vi demandis pri lia plej alta atingo?" "Kompreneble ni demandis," ili respondis. "Kaj kion li diris?" demandis la ĉefa disĉiplo. "Li diris, ke li atingis 'nenion'," ili respondis, "do ni ne okazigis funebran ceremonion por li kun speciala honorigo."

  La ĉefa disĉiplo diris: "Fratoj, vi ne komprenas la signifon de nia instruisto. Li jam atingis superan saĝon de 'Nenio'. Li komprenis, ke la nomoj de aferoj ne estas tio, kio ili vere estas. Ne troviĝas ekzistado de tiel nomataj 'ĉi tiu afero' aŭ 'tiu afero', nek ekzistas 'afero'." Tiamaniere la ĉefa disĉiplo klarigis pri la mirinda atingo de la granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.

  Samtempe, el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne akceptis la klarigon de lia antaŭa ĉefa disĉiplo. Li do forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj sekvantoj. Laŭdinte la saĝon de sia ĉefa disĉiplo, li diris: "Tiu, kiu aŭdas la Veron kaj komprenas ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezas cent jarojn en vana cerbumado."

  Tiel predikinte la iluminiĝinto kuraĝigis la 500 sekvantojn daŭrigi la serĉadon de la Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 sekvantoj mortis kaj renaskiĝis en la sama ĉiela mondo kune kun sia antaŭa majstro.

  La moralinstruo estas: Aŭskultu atente la parolon de saĝulo!