99, 101. Atingi Nenion

El Vikio BRE
Redakto de 00:47, 23 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  99, 101. Atingi Nenion

  [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinaran deziron de ĉiutaga mondo kaj fariĝis sanktulo. Li iris al la Himalajaj montaroj, kie 500 aliaj sanktuloj fariĝis liaj lernantoj.

  Li meditis dum sia longa vivo. Li gajnis supernaturajn povojn kiajn flugadon tra la aero kaj konon al pri onia penso seninterparole. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 lernantojn.

  En pluva sezono la ĉeflernanto kondukis 250 membrojn el la sanktuloj en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn bezonaĵojn. Hazarde tiam estis tempo por morto de la majstro. La 250 lernantoj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, konsciis tion. Do ili demandis lin: "Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo dum viaj vivlongaj praktikadoj de bonkonduto kaj meditado?"

  Estas malfacile por li paroli dum je la morta antecmomento, la lastaj vortoj de la Iluminiĝinto estis: "Nenio." Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  Revinte aŭdi pri ia fantazia magia povo, la 250 lernantoj tute malesperiĝis. Ili diris inter si mem: "Post la vivlongaj praktikadoj de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis 'nenion'." Ĉar ili opiniis lin malsukcesa, ili bruligis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honoro kaj eĉ respekto.

  Post kiam la ĉeflernanto revenis, li demandis: "Kie estas la sanktulo?" "Li mortis," ili diris al li. "Ĉu vi demandis pri lia plej granda atingo?" "Kompreneble ni demandis," ili respondis. "Kaj kion li diris?" demandis la ĉeflernanto. "Li diris, ke li atingis 'nenion'," ili respondis, "do ni ne celebris lian funebron kun specialaj honoroj."

  La ĉeflernanto diris: "Vi fratoj ne komprenas la signifon de la instruisto. Li jam atingis grandan saĝon de 'Nenio'. Li konsciis, ke la nomo de aferoj ne estas la vero. Ekzistas ekzisteco sen nomo de 'ĉi tiu afero' aŭ 'tiu afero'. Ne ekzistas 'afero'." Tiamaniere la ĉeflernanto klarigis la mirindan atingon de ilia granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.

  Samtempe el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne akceptis la klarigon de lia antaŭa ĉeflernanto. Do li forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj lernantoj. Laŭdante la saĝon de la ĉeflernanto, li diris: "Tiu, kiu aŭdas la Veron kaj komprenas ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezas cent jarojn en vana pensado."

  Tiel predikante la Grandulo kuraĝigis la 500 sanktulojn daŭrigi la serĉadon de Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 disĉiploj mortis kaj naskiĝis en la sama ĉiela mondo kiel sia antaŭa majstro.

  La moralinstruo estas: Aŭskultu kiam parolas la saĝulo!