95. Klarvida Grandulo, la Reĝo de la Mondo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  95. Klarvida Grandulo, la Reĝo de la Mondo

  [Efermeco]

  Laŭdire estas du manieroj por praktiki religion. Unu el ili estas vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥĥo, monaĥĥino aŭ sanktulo. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikas en tiu ĉi maniero, estas la rekta travivaĵo de kompleta Vero, perfekta Iluminiĝo.

  La alia metodo por praktiki religion estas vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj, kiuj sencere praktikas en tiu ĉi metodo, estas la harmonio de unueca mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto, la "Reĝo de la Mondo."

  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kaj nomiĝis "Klarvida". Dum lia elkreskado, li paraktikis dek regulojn de bona konduto: senavido, senmalamo, sendamaĝo, memregado, pacienco, ĝentileco, virto, malavareco, malkaŝemo kaj bonkoreco.

  La homoj en la mondo ekrimarkis la bonkonduton kaj justecon de Klarvida, kiu vivis rigore laŭ tiuj reguloj. Do la proksimaj homoj iom post iom memvole vivis sub lia regado prenante lin kiel la reĝon, anstataŭ sub tiamaj malhonestaj politikistoj.

  Kun la disvastiĝo de lia famo, ĉiuj reĝoj de la mondo venis al Klarvido kaj diris: "Venu, Via Moŝto. Vi estas bonvena. Mia regno estas la via. Konsilu min kiel regi ĝin en via nomo."

  Klaravido diris: "Ne damaĝu vivestaĵojn. Ne prenu tion, kion oni ne donis al vi. Ne faru malĉastaĵon. Ne mensogu. Ne prenu alkoholaĵon, kiu regos vian menson. Miaj ordonoj al la mondo nur estas tiuj kvin. Se oni obeas la kvin ordonojn, mia sesa regulo estas libereco por ĉiuj sekvi la lokajn kutimojn kaj religiojn."

  Post kiam ĉiuj homoj en la mondo venis vivi sub lia paca regado, li famiĝis kiel Klarvida la Grandulo, Reĝo de la Mondo. Lia kortega urbo, kiu estis la ĉefurbo de la tuta mondo, nomiĝis Kusavati. Ĝi estis bela kaj prospera urbo kun kvar pompaj pordoj aparte el oro, arĝento, jado kaj kristalo.

  Ekster la pordoj, Kusavati estis ĉirkaŭita de sep vicoj da palmarboj: vico de arboj kun oraj trunkoj, arĝentaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun arĝentaj trunkoj, oraj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun katokulaj trunkoj, kristalaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun kristalaj trunkoj, katokulaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun agataj trunkoj, koralaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun koralaj trunkoj, agataj folioj kaj fruktoj; kaj fine vico de arboj kun trunkoj, folioj kaj fruktoj el ĉiuj specoj da juveloj ekzistantaj en la mondo!

  Kiam brizo blovis tra tiuj mirindaj palmarboj, la dolĉaj sonoj de milda muziko aŭdiĝis tra la tuta urbo. La muzikoj estis tiel ĉarmaj kaj agrablaj, ke iuj civitanoj ĉesigis sian laboron kaj ekdancis ĝojplene.

  Klarvida la Grandulo, Reĝo de la Mondo, havis liton inkrustitan per juveloj el la mirindaj palmarboj. Post longa justeca kaj paca regado, li kuŝis sur la riĉa lito por la fina periodo. Li sciis, ke lia fino proksimiĝis.

  La plej amanta reĝino el ĉiuj liaj 84,000 reĝinoj nomiĝis "Plej Plezura". Eksciinte la staton de lia menso, ŝi diris: "Vi regas la tutajn urbojn de la mondo, inkluzive de tiu ĉi bela Kusavati kun ĝiaj kvar pompaj pordegoj kaj sep vicoj da mirindaj palmarboj. Pensu pri tio kaj estu feliĉa!"

  La reĝo de la mondo diris: "Ne, mia kara reĝino. Ne diru tion. Anstataŭe vi devas admoni min rezigni la kroĉiĝon al la urboj de la mondo kaj al ĉiuj havaĵoj." Surprizite de tio, ŝi demandis: "Kial vi diris tion, via moŝto?" "Ĉar hodiaŭ mi mortos," li diris.

  La reĝino Plej Plezura ekploregis kun fluantajn larmoj. Ĉiuj aliaj 84,000 reĝinoj ankaŭ verŝis siajn larmojn. Kaj la ministroj kaj la tutaj korteganoj, ambaŭ viroj kaj virinoj, ne plu povis deteni sian ploradon kaj singultadon. Larmoj torentis el ĉies okuloj.

  Sed Reĝo Klarvida la Grandulo diris: "Viaj larmoj estas senutilaj. Estu en paco." Aŭdinte tion, la lamentaj subuloj kaj regnanoj silentiĝis. Poste li diris al Reĝino Plej Plezura: "Mia reĝino, ne ploru. Ne lamentu. Ĉiuj estiĝintaj, ĉu regno en la tuta mondo, ĉu nur sezamsemo, ne povas daŭri por ĉiam. Ĉiuj naskiĝintaj, ĉu reĝo de la mondo, ĉu plej malriĉa kaj humila ŝtelisto, kadukiĝos kaj mortos. La nura vera feliĉo kuŝas en la momento kiam estas nek naskiĝo nek kadukiĝo."

  Tiamaniere la Iluminiĝinto pensigis ilin pri tio, kion plejmulte da homoj ne volas pensi, ke ĉiuj aferoj renkontos sian malaperon. Li admonis al ili esti malavaraj kaj bonkondutaj. Poste la Reĝo de la Mondo, kiel aliaj, mortis. Li renaskiĝis kiel dio en ĉiela mondo, kie li mortis denove kiel la aliaj.

  La moralinstruo estas: "Ĉiuj bonaj aferoj renkontas havas sian finon."